From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mallongbeka cistotoro aŭ Mallongbeka troglodito, Cistothorus platensis, estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Mallongbeka marĉotroglodito kaj en Sudameriko kiel Herbotroglodito. Estas ĉirkaŭ 20 diferencaj subspecioj kiuj troviĝas en plej parto de Ameriko. Kelkaj el tiuj formoj povas esti separata specio.
Mallongbeka cistotoro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mallongbeka cistotoro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cistothorus platensis (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun helbrunaj brusto kaj flankoj kaj blankaj gorĝo kaj ventro. La dorso havas palajn striojn. Ili havas malhelajn kronojn kun palaj strioj, nuancan linion superokulan kaj tre mallongan maldikan bekon.
Ties reprodukta habitato estas humidaj herbejoj kaj bordoj de marĉoj en orienta Nordameriko kaj centra Kanado. La nesto estas rondoforma bulko ligata al malalta vegetaĵaro, kun flanka enirejo; ĝi estas kutime tre bone kaŝita. La masklo ofte konstruas kelkajn neuzatajn nestojn en sia teritorio; li povas pikorompi ovojn de aliaj birdoj nestumante najbare.
Tiuj birdoj migras al marbordaj areoj de sudorienta Usono, kaj de la tuta marbordo de la Golfo de Meksiko suden tra orienta Meksiko ĝis plej suda Sudameriko.
Tiuj birdoj manĝas en malalta vegetaĵaro, foje eksaltante por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn, ankaŭ araneojn.
La kanto de la masklo estas vibranta trilado.
La populacio de tiu birdospecio malpliiĝas, eble pro perdo de habitato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.