vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Malkovo (ruse Мальково, Malkovo) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Malkova kampara municipo (ruse Мальковское сельское поселение).
Malkovo (Мальково) | |
vilaĝo | |
Malkovo en 2023 | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Мальково | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Malkova kampara municipo |
Ŝoseo | 71Н-1701 |
Rivero | Turo |
Situo | Malkovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 29″ N 65° 51′ 58″ O (mapo) |
Loĝantaro | (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625517 |
ОКТМО | 71644445101 |
OKATO | 71244845001 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Vikimedia Komunejo: Malkovo (Tyumen Oblast) | |
Malkovo situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉe rivero Turo, proksimume 10 km for de la suda rando de Tjumeno, je supermara alteco 59 metroj. Ĝi situas norde de la Malnova Tobolska landvojo, inter vilaĝoj Subbotino, Oŝkukovo (kun kiu ĝi fakte kuniĝis) kaj TSN Serebrjanij Bor.
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (92%)[1].
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 69 kortoj, en kiuj loĝis 213 viroj kaj 217 inoj. Vilaĝanoj kultivis 300 desjatinojn (327,75 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 200 ĉevalojn, 206 bovinojn, 170 ŝafojn, 10 kaprojn kaj 20 porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri grenkultivado, ĉasado de birdoj kaj aliaj bestoj, fiŝkaptado, faris kribrilojn kaj ŝafajn felojn, vendadis fojnon, lignon kaj viandon, transportis negocistajn varojn. Haveblis preĝejo kun miraklofara ikono de Nikolao de Mira, ĉizita el ligno kaj laŭ legendo mirakle saviĝinta dum incendio. La 9-an de majo tie estis aranĝata kermeso dediĉita al tiu ĉi ikono, al kiu venis pluraj vizitantoj el Tjumeno kaj apudaj vilaĝoj. [4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.