Malgranda Sovaĝa
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Malgranda Sovaĝa, portugale Selvagem Pequena (800 x 500 m) estas insulo de la Sudorienta Grupo de la Sovaĝaj Insuloj, Madejro, Portugalio. Ties faŭno kaj flaŭro estas bone konservita danke al manko de homa interferado.
En libro de 1890 nome The Cruise of the Alerte, tiu insulo estis nomata 'Great Piton'.
Ĝi havas aktivan lumturon.[1]