From Wikipedia, the free encyclopedia
La Malaltebenaĵo de Supra Rejno ankaŭ nomata Supra rejna malaltebenaĵo (germane Oberrheinische Tiefebene, france fossé rhénan aŭ graben du Rhin) estas ĉirk. 300 km langa kaj ĉirk. 40 km larĝa ebenaĵo apud la fluejo de la Rejno inter la urboj Bazelo (Svislando) kaj Frankfurto ĉe Majno (Germanio). Geologie ĝi estas malprofunde en la terkrusto enpenetranta faŭlto, kiu nomiĝas la supra rejna grabeno.
Malaltebenaĵo de Supra Rejno | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Oberrheinische Tiefebene germane fossé rhénan / graben du Rhin france | ||
malaltebenaĵo | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio, Francio, Svislando | ||
Estas parto de | Baden-Virtembergo, Rejnlando-Palatinato, Hesio | ||
Geografio | |||
Areo | 10 612,8 km²(nur D)[1] (1 061 280 ha) | ||
Geografia situo | 48° 57′ 54″ N, 8° 14′ 2″ O (mapo)48.9658.234 | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE-RP/DE-SL | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La kategorio en la Komunejo | Malaltebenaĵo de Supra Rejno [+] | ||
Pliaj informoj | |||
Pejzaĝa speco | Plata kavaĵo en valo | ||
Grandregiono de unua ordo | 07–23, Tavolŝtupa lando ambaŭflanke de la Rejna grabeno | ||
Grandregiono de dua ordo | 20–23, Malaltebenaĵo de Supra Rejno | ||
La ebenaĵo estas trafluata de la Rejno por ĉirk. 350 km . La suda parto de la ebenaĵo troviĝas en Svislando ĉirkaŭ la urbo Bazelo, la sudokcidenta parto estas la franca regiono Alzaco, la nord-okcidenta kaj norda parto estas germana. La ebenaĵo estas unu el la plej gravaj morfologiaj fenomonoj en meza Eŭropo, la rejna grabeno.
La grandaj riveroj de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno havas siajn fontojn en la apudantaj mezmontaroj kaj enfluas la Rejnon. La pli ol 200 km langaj flankriveroj estas la dekstraj rejnaj Nekaroj kaj Majno, maldekstraj estas Ill kaj Nahe. Naturaj lagoj ne ekzistas. La hodiauaj nefluantaj akvejoj estas la tiel nomata fositaj lagoj rezulte al la industria elfosado de sablo kaj gravelo.
La rejngrabeno kaj siaj randzonoj havas la plej mildajn vintrojn kaj la plej varmajn somerojn en Germanio. La perceptaĵo estas malalta ĝis meza. La averaĝa temperaturo estas parte ĝis 11 °C; la plej varma monato estas julio kun averaĝa temperaturo de 20 °C, kio estas escepto en Germanio. la kialoj estas la oftaj sud-okcidentaj ventoj kun aermasoj el la okcidenta Mediteraneo. Feno-efekto per sinkinta aero kaŭzas altiĝon de la temperaturo. La perceptaĵokvanto plialtiĝas oriente, ĉar tie aperas malsinkantaj pluvoj
La suprarejna grabeno estas tipa rompiĝzono de geologia grabeno, kiu etendiĝas de la norda maro ĝis la okcidenta Mediteraneo (Mediteraneo-Mjoso-zono). La kialoj estis tensio en la terkrusto kaj termantelo, kiu fariĝis Pasiva rifto.
La estiĝo de la grabeno komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 35 milionoj da jaroj. Ĝi okazis precipe en du fazoj:
En fazo I antaŭ 35 ĝis 20 milionoj da jaroj la tero de la hodiaŭa grabeno inter Frankfurto kaj Bazelo malleviĝis kaj deponiĝis sedimentoj. La randoj leviĝis. La fazo II estas la flankenŝovado de vastaj areoj. Tiu fazo ankoraŭ estas aktiva.
la supra rejna grabeno estas regiono kun plialtigita sisma aktiveco. La tertremoj ĝenerale estas malgravaj laŭ la forto kaj intenseco. Multfoje dum la jaro aperas tertremo de la ptenco pli ol 3 , kiun la homoj rimarkas.[2][3].
Escepto estas la regiono apud Bazelo. kaj la proksima Svisa Ĵuraso. Tie okazis en mezepoko kaj pli poste fortaj tertremoj – ekzemple la Bazela tertremo de 1356, kiu kaŭzas grandan damaĝon.
La restaĵoj de iamaj vulkanoj ne maloftas en suda Germanio, ekzemploj estas . Kaiserstuhl, Hegau, Schwäbischer Vulkan, Steinsberg, Katzenbuckel, Pechsteinkopf). La plej multaj vulkanoj havas 40 milionojn da jaroj. Dua periodo de forta vulkana aktiveco estis inter 18 kaj 14 milionoj da jaroj. La magmo devenas preskaŭ ekskluzive el fandiĝinta parto de la termantelo, la (Astenosfero). Ĝi troviĝas en suda Germanio en profundeco de 70 km. La magmoj leviĝas el tiu profundo ĝis la tersurfaco kaj rigidiĝas tie. Tiel kreiĝas Nefelinito kaj Melilitito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.