Magdalensberg (monto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La monto Magdalensberg (slovene Štalenska gora; 1 059 m s. A.) en Karintio (antaŭe Helenenberg) estas monto nordoriente de Klagenfurt. La preĝejo sur ĝia pinto estas loko de pilgrimado. Sur la pinto samkiel sur la suda deklivo de la monto, estis malfrua kelta–frua romia setlejo, la urbo sur monto Magdalensberg. En 1973 la nomo de la monto estis donata ankaŭ al la nova komunumo Magdalensberg kreita per fuzio de la tiamaj komunumoj Ottmanach kaj St. Thomas.
Magdalensberg | |
slovene Štalenska gora | |
Monto | |
Magdalensberg - preĝejo sur la pinto | |
monto | |
---|---|
Lando | Aŭstrio |
Ŝtato | Aŭstrio |
Regiono | Karintio |
Montaro | Alpoj |
Supermara alteco | 1 059 m s. m. |
Koordinatoj | 46° 43′ 41″ N 14° 25′ 45″ O (mapo) |
Loĝantaro | loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj |
Geologia konsisto | tufo, Meta-bazalto |
Plej facila aliro | strato |
Vikimedia Komunejo: Magdalensberg (mountain) | |
elfosaĵoj | |
La monto Magdalensberg konsistas plejparte el paleozoikaj vulkanaj rokoj. Plej multenombraj estas tofoj kaj meta-basaltoj el ordovicio (trematako, karatako), kiuj kune kun la pli malsupra kaj la supra ardeza tavolo, konsistigas la tiel-nomatan magdalensbergan sekvon. Ĝis altitudo de 900 m super marnivelo tiuj rokoj estas kovritaj de glaciepokaj sedimentoj de la Dravo-glaĉero.[1]
La monto Magdalensberg estas kovrita ĉefe de picea arbaro en la sudoriento miksita kun fagoj. En la valo sude de la pinto en la direkto de Ottmanach troviĝas herbejoj kaj paŝtejoj intermititaj kun kampoj.[2]
La preĝejo de la sanktaj Helena kaj Maria Magdalena staras sur la pinto en la loko de tiama kelta-romia sanktejo. La monto estis dokumentita unuafoje en 1158, la preĝejo en 1262. Verŝajne ĝi estis fondiĝo de la pincemoj de Osterwitz.
La nuna malfrua gotika konstruaĵo estis alligita en 1462 al malnova konstruaĵo, sed ĝi estis kompletigita nur fine de la 15. jarcento. La preĝejo longas proksimume 27 m kaj havas nordan turon kun piramida tegmento. La navo estas alta, la mallarĝa ĥorejo iom pli malalta. Sur la suda flanko estas malgranda flanko-ĥorejo, kiu formas la Magdalena-kapelon kaj estas pli malnova ol la cetero de la preĝejo. La ĥorejoj kaj la suda flanko havas altajn fenestrojn. La enireja pordo en la okcidento, estas mallarĝa kaj ogiva. Ĝi havas riĉe profilitan gotikan embrazuron. En la timpano estas reliefa Kristo monogramo kaj du steloj. La navo estas trinavera, al dunavera halo estas ligita mallalta flanka navero en la sudo. La ĥorejo ne estas en akso. Ĝi estas kvarnavera kaj havas kruconervan volvon.[3]
De la meblaro estas notinda la flugilaltaro de la laborejo de St Veit el 1502. En la preĝejo troviĝas ankaŭ cilindra, kavigita tri-kapo ŝtono, interpretita kiel parto de pre-romia tri-kapo baseno.
Apud la preĝejo estas kapelo, malgranda gotika konstruaĵo kun kvadrata bazo kaj tegmento kovrita per ŝtonaj tavoloj. Sur la okcidenta muro estas fresko de St. Wolfgang kun la jarindiko 1786.
Sur la suda deklivo de la monto precipe ekde la jaro 1948 estis elfosita setlejo el la malfrua kelta - frua romia periodo. Antaŭ kaj tuj post la romia okupo de la kelta regno Noricum ĝi estis la plej grava romia komerca loko de la regiono. Oni komercis precipe la norikan feron. Ĝis nun estis elfositaj la forumo, templo, reprezenta konstruaĵo, banejo, imperia oro-fandejo, kaj pluraj komercejoj, laborejoj kaj loĝdomoj.
La plej grava ĝisnuna trovaĵo de la areo estas la Junulo de Magdalensberg trovita jam en 1502.[4][5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.