From Wikipedia, the free encyclopedia
La Magdalena Rivervalo (en hispana El Valle del Río Magdalena) estas valo en Kolombio situanta ene de la kolombiaj Andoj. La valo estas specife situanta inter la Cordillera Central kaj la Cordillera Oriental kaj trapasata de la rivero samnoma, nome rivero Magdalena.
Magdalena Rivervalo | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
valo [+] | ||
Lando | Kolombio | |
- koordinatoj | 7° 3′ 35″ N, 73° 51′ 11″ U (mapo)7.05969444-73.85308333 | |
Magdalena Rivervalo | ||
"la unua registrita de eŭropanoj kontakto kun terpomoj estis en 1537 en la Magdalena valo. La hispanaj invadantoj familiariĝis kun tiu produkto kaj probable ĉirkaŭ 1570 hispana ŝipo la unuan fojon enmetis terpomojn en Eŭropon."[1]
La Magdalena Rivervalo estis formata per serio de tektonaj depresioj kiuj pleniĝis per kontinentaj sedimentoj en epoko Terciaro. Tiuj sedimentoj venis el la Cordillera Central.[2]
Estas multaj endanĝeritaj birdoj kaj mamuloj troviĝantaj en la regiono, kiaj la Bruna aranesimio kaj la endemia Blubeka krakso kaj la Blankdorsa kapito. Tiuj specioj estas minacataj pro habitatoperdo, inter aliaj tialoj.
La Magdalena Rivervalo estas parto de regiono Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj signita kiel biodiverseco-varmpunkto de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.