Estas samnoma vilaĝo en la provinco de Pontevedro, Hispanio.
Magán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45590 | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Enrique Julián Hijosa García | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 982 (2010) | ||
Loĝdenso | 102,83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 58′ N, 3° 56′ U (mapo)39.96-3.9319444444444 [+] | ||
Alto | 697 m [+] | ||
Areo | 29 km² (2 900 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Magán [+] | |||
Magán estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas maganos. La censita populacio en 2010 estis de 2.982 loĝantoj kaj la denseco estas de 102,83 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio estis ĉirkaŭ milo da loĝantoj, sed nur dum la unua jardeko de la 21a jarcento jam triobliĝis pro proksimeco al Madrido.
Situo
Magán estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 697 m; je 16 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′36″ N 3°55′55″ Ok.
Geografio
La municipo troviĝas situanta en ebenaĵo protektita de la orientaj ventoj. Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj terminoj de Cabañas de la Sagra, Villaluenga de la Sagra, Villaseca de la Sagra, Mocejón kaj Olías del Rey, ĉiuj el la provinco de Toledo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
Norde de la domaro kaj sur orienta monteto restas restoj de arabaj fortikaĵoj, de la epoko kiam kristanoj venkis sur almoravidoj kaj konkeris Toledon en 1114. La areo suferis reprezaliojn de ambaŭ armeoj.
En la 13a jarcento kelkaj de la teroj de la municipo estis donataj al la Ordeno de Monfragüe, poste kunigita al la Ordeno de Kalatrava.
Notoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.