From Wikipedia, the free encyclopedia
Olías del Rey (de la Reĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Olías del Rey | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45280 | ||
Retpaĝaro | www.oliasdelrey.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Manuel Trigo Verao | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 867 (2010) | ||
Loĝdenso | 171,93 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 3° 59′ U (mapo)39.943333333333-3.9877777777778 [+] | ||
Alto | 588 m [+] | ||
Areo | 39,94 km² (3 994 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olías del Rey [+] | |||
Laŭ Asín Palacios la termino "Olías" devenus el araba uliyya, 'altaĵo', kiu kongruus kun la situo de la municipo en alta loko. Aliaj fakuloj, kiaj Benito Ruano, indikas devenon el la latina vorto oliva aŭ olea kiu estus suferinta malgrandan adapton al araba aŭ mozaraba, kio kongruus ankaŭ kun la kultivo de la olivarboj ekde antikveco kaj aktuale. La dua parto "de la Reĝo" aperis meze de la 18a jarcento kiam Filipo la 5-a donis privilegian dokumenton al la vilaĝo, kiu nomiĝis ĝis tiam Olías la Granda distinge de Olías la Malgranda, kiu poste iĝis Olihuelas, poste malaperis kaj aktuale nomiĝas kverkaro de la kastelo de Higares apartenanta al Mocejón.
La loĝantoj nomiĝas Olieros. La censita populacio en 2010 estis de 6.867 loĝantoj kaj la denseco estas de 171,93 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la loĝantaro estis ĉirkaŭ 1,000 loĝantoj, sed el la 1980-aj jaroj kaj pro profto de proksimeco de regiona kaj ŝtata ĉefurboj la populacio ege pliiĝis al preskaŭ 6,000 loĝantoj.
Olías del Rey estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de Provinco Toledo, je altitudo de 588 m; je 11 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 39.94 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′36″ N 3°59′16″ Ok.
La municipo situantas «ĉe 2 montetoj kaj 1 valo».[1] Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Yunclillos kaj Cabañas de la Sagra norde, Magán kaj Mocejón oriente, Toledo sude kaj Bargas okcidente. Ununura hidrografia elemento estas la rojo de Juan Lobar, alfluanto de la rivero Taĵo, kiq elfluas sude.
Agrikulturo (cerealoj abunde, oleo, vino kaj prunoj) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto. En la aktualo la hegemonia sektoro estas servoj kun 73,9 % de la totalo de entreprenoj funkciantaj en la municipo, sekve de konstruado kun 12,7 %, industrio kun 12,1 % kaj fine agrikulturo kun 1,3 %.
La plej antikvaj restoj estas de la Paleolitiko.
De Mezepoko estas referenco al moskeo kaj nombraj aludoj al okupo fare de araboj kaj mozaraboj. Aperas la unuan fojon en dokumento de vendo en la jaro 1146. El la araba setlejo estas referenco per dokumento datata en 1169, kiu parolas pri la moskeo, el kiu ankoraŭ estas parto en la malantaŭa fasado de la Preĝejo de Sankta Petro Apostolo.
Oni konkeris ĝin eble antaŭ 1085, kiam kapitulacis Toledo, kaj nur post la konkero de Toledo oni reloĝigis la teritorion de Olías fare de toledaj kavaliroj de mozaraba deveno kiu kunvivis kun malnovaj kristanoj. Nombraj nomoj de loĝantoj montras setladon kaj antaŭan kaj postan al la dato de la konkero de Toledo, kiaj la jenaj nomoj: la oka Abenalá, Abenbahlul, Abenbadaĉ, Abdeselam, Abemokskvik, Abensocala, Juanes Ben Floret, ktp. Arabaj kaj arabigitaj nomoj kunekzistaj kun aliaj kristanoj kiaj Gascó, Valduerme, Cabañuelas, Val Santiago, Castellanos, ktp.
La domaro estis menciata laŭ la nuna nomo en dokumento de 1146. Ne akiris gravon ĝis la periodo kiam venis la kortego de Hispanio al Toledo, kiam pro sia proksimeco al la ĉefurbo, tiu vilaĝo iĝis rezidejo de kelkaj nobeloj kiuj konstruis tie siajn blazonajn domegojn.
La 18-a de januaro de 1458 la reĝo Henriko la 4-a donas al la loĝantoj de Olías la privilegian dokumenton. Tiu fakto kaj la abundo de akvo ĉe la Reĝa Vojo de Toledo, kontribuis al ties posta disvolviĝo. Estis loko por haltejo, gastejo, ripozejo kaj pasta halto antaŭ alveni al Toledo.
Dum la 16a jarcento la historio de tiu teritorio estis ligata al la ĉefurbo Toeldo kaj al la Milito de la Komunumoj de Kastilio. En 1576 estis hegemonio de nobelaj familioj Gómez Silva kaj Luna. Poste estis referencoj al tri gastejoj ĉe la Reĝa Vojo de Toledo, posedaĵoj de loĝantoj de Olías. En 1565 estis en la preĝejo la korpo de Sankta Eŭgenio survoje al Toledo. Kune veturis la reĝo Filipo la 2-a kaj la princoj Karlo, Rodolfo kaj Alberto, tiuj du lastaj, filoj de Maksimiliano.
Durante la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo restis en la respublika flanko kaj oni ŝanĝis pro kontraŭmonarkismo la nomon al Olías del Teniente Castillo, omaĝe al respublika militisto mortinta.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.