From Wikipedia, the free encyclopedia
Madrigal de las Altas Torres [madriGAL delasaltasTOres] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. La termino Madrigal estis rilatita al pluvosulko kiel ĉe Madrido kaj Madrigal de la Vera, dum de las Altas Torres (de la Altaj Turoj) rilatis al la mezepoka fortikaĵo.
Madrigal de las Altas Torres | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05220 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 338 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 5° 0′ U (mapo)41.089444444444-4.9988888888889 [+] | ||
Alto | 808 m [+] | ||
Areo | 106 km² (10 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Madrigal de las Altas Torres [+] | |||
Ĉi tie naskiĝis la fama reĝino Isabel la Katolika la 22an de Aprilo 1451.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko (sed estas ankaŭ loĝloko El Villar de Matacabras je 3 km de la urbokerno, nun preskaŭ senhoma), okupas totalan areon de 106,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 380 loĝantojn. Ĝi perdis 2 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 74 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Carpio (Valladolid), Fresno el Viejo (Valladolid), Bobadilla del Campo (Valladolid), Moraleja de Matacabras, Blasconuño de Matacabras, Cantalapiedra (Salamanca), Castellanos de Zapardiel, Horcajo de las Torres, Rasueros, Mamblas, Bercial de Zapardiel, kaj Barromán.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Ĝi estas sendependa el Arévalo ekde 1017 kaj en 1302 revenis al jurisdikcio de Arévalo. En Madrigal naskiĝis la fama reĝino Isabel la Katolika la 22an de Aprilo 1451. El historia pasinteco restis murego, monaĥejo, preĝejoj kaj multaj aliaj vidindaĵoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.