![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Madrid_chamartin.jpg/640px-Madrid_chamartin.jpg&w=640&q=50)
Madrid-Chamartín (stacidomo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Madrid-Chamartín, plennome Madrid-Chamartín-Clara Campoamor, estas fervoja stacidomo situanta en la distrikto Chamartín, en la norda zono de Madrido, (Hispanio). Ĝi centrigas ĉiujn komunikojn fervojajn el Madrido al la nordokcidenta kvarono de la Iberia Duoninsulo, el Salamanko al Irún, tra la tri ĉefaj linioj kiuj eliras el ĝi: la Linio Madrido-Hendajo (Madrido-Avilo-Valadolido-Burgoso-Miranda de Ebro-Vitorio-Donostio-Irún), la rekta Linio Madrido-Barcelono, la rekta Madrido-Burgoso (directo de Burgos) kaj la nova Linio de alta rapido Madrido-Segovio-Valadolido. Ĝi havas ankaŭ kelkajn servojn tra tunelo kiu ligas ĝin kun la Trajnstacidomo Atocha.
Rapidaj faktoj Originala nomo, fervoja stacidomo ...
Madrid-Chamartín | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | Estación de Madrid-Chamartín-Clara Campoamor | ||
![]() Enirejo al la ĉefa vestiblo, en 2008 | |||
fervoja stacidomo | |||
Situo | |||
Lando | ![]() | ||
Loko | Madrido | ||
Geografia situo | 40° 28′ 20″ N, 3° 40′ 56″ U (mapo)40.472222-3.682222 | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 21 | ||
Historio | |||
Malfermo | 1967 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | Adif | ||
Trafikanto | Renfe, Elipsos | ||
Kodo | 17000 | ||
Linioj | |||
Fermi