Madanapalle (telugue మదనపల్లె) estas urbego kaj municipo en sudorienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Annamayya.
Madanapalle | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 517325 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 180 180 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 12 689 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 33′ N, 78° 30′ O (mapo)13.5578.5 [+] | ||
Alto | 695 m [+] | ||
Areo | 14,2 km² (1 420 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Madanapalle [+] | |||
Geografio
Madanapalle etendiĝas en alteco de 695 metrojn de la marnivelo. Kolar troviĝas 62, Ĉittur 75, Tirupati 99, Kadapa 106, Bengaluro 119, Ĉenajo 191, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 389, Mumbajo 855, Kolkato 1445, tutlanda ĉefurbo Delhio 1682 kilometrojn (aere) .
Demografio
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 180 180 loĝantoj sur areo de 14,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 689 loĝantoj/km². La legopovo estas 81,40 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.
Historio
Madanapalle estis fondita en 1618. La urbeto travivis plurajn naturajn katastrofojn kiel inundoj, malsatkatastrofoj kaj epidemioj. La municipo estis formita en 1961.
Ekonomio
Madanapalle estas fama pro la agrikulturaj produktaĵoj kiel ekzemple tomatoj, mangofruktoj, arakidoj, tamarindofruktoj. Madanapalle estas la plej granda tomatmerkato en Azio. La urbego ankaŭ estas fama pro silkaj produktaĵoj.
Lingvoj
La telugua kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Madanapalle.
Religioj
En Madanapalle vivas hinduoj 73,05 %, islamanoj 24,83 % kaj kristanoj 1,66 %.
Edukado
En kampuso kaj institutoj okazas la plej altnivela edukado en Madanapalle. La instruaj lingvoj estas la angla kaj telugua.
Klimato
Pro la plaĉaj temperaturoj ĉiuj emeritoj sonĝas vivi plu en Madanapalle. La temperaturo varias averaĝe inter 20-30 °C. Jare pluvas po 643 mm. Inter julio-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto apenaŭ pluvas.
Trafiko
Preter Madanapalle branĉa fervoja linio funkcias. kaj 5 vojoj kuras al la urbego. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. Tri naciaj aŭtovojoj kaj grava ŝoseo pasas tra la urbego.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Madanapalle naskiĝis Jiddu Krishnamurti.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.