Madaja
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Madaja (en araba skribo مضايا, en iuj eŭropaj lingvoj transskribata Madaya) estas urbo de Sirio, 40 kilometroj for de Damasko apud la limo kun Libano sude de Zabadani. Plejparto de la loĝantoj estas sunaistoj.
Madaja | |
oficiale arabe مضايا | |
ĉefurbo | |
Oficiala nomo: مضايا | |
Lando | Sirio |
---|---|
Gubernio | Gubernio Rif Dimaŝk |
Distrikto | distrikto Zabadani |
Situo | Madaja |
- alteco | 1 608 m s. m. |
- koordinatoj | 33° 41′ 16″ N 36° 06′ 03″ O (mapo) |
Estiĝo | - |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Telefona antaŭkodo | 11 |
Situo de Madaja enkadre de Sirio
| |
Situo enkadre de Azio
|
Madaja estas fama feriejo. Ofte estas neĝo sur la ĉirkaŭaj montoj ĉefe dum januaro kaj februaro. La klimato estas somere seka kaj sana. La urbo famas ankaŭ pri akvofonto kaj ties fruktoj kaj legomoj.
Oni ne havas daton pri la stariĝo de la urbo.
De julio 2015, kiel ĉirkaŭ Zabadani, armeo de Baŝar al-Asad kaj Hizbulaho sieĝas la urbon ĉar la loĝantoj protestis en 2011 kontraŭ la diktatoreco. Madaja estas la lasta pozicio de Ahrar al-Sham en la monta regiono de Qalamun. Tie 42 000 uloj (loĝantoj de la urbo kaj rifuĝintoj el Zabadani) suferis pro malsatego. La 7-an de januaro 2016 Unuiĝintaj Nacioj sukcesis parte levi la sieĝon, post akcepto de la armeo de Baŝar al-Asad. Helpo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (44 kamionoj da medikamentoj kaj nutraĵoj) finfine eniris en la urbo lundon la 11-an de januaro 2016.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.