![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/63/Madagascar_Swamp_Warbler_-_Madagascar_S4E6923_%252817142835078%2529.jpg/640px-Madagascar_Swamp_Warbler_-_Madagascar_S4E6923_%252817142835078%2529.jpg&w=640&q=50)
Madagaskara kanbirdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Madagaskara kanbirdo (Acrocephalus newtoni) estas paserina birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Madagaskaro. Ties natura habitato estas marĉoj kie la specio nutras sin kaj nestumas en kareksejoj kaj junkejoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Madagaskara kanbirdo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acrocephalus newtoni (Hartlaub, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi estas grizbruna birdo supre kaj pli hela sube ĉefe en la blankeca gorĝo. Kiel ĉe plej parto de kanbirdoj, videblas malhelbruna traokula strio kaj hela superokula strio. La beko estas fortika kaj pintakra.