Kanbirdoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kanbirdojn konsistigas 35 specioj de la genro Acrocephalus, kiuj estas malgrandaj, insektovoraj paserinaj birdoj kiuj apartenas al la genro Acrocephalus. Iam en la parafiletika grupo de Silviedoj, ili estas nuntempe separataj laŭ la familio de Akrocefaledoj el kiuj tiu genro estas la tipa. Ili estas foje nomataj krom kiel kanbirdo ankaŭ kiel marĉosilvioj aŭ kareksosilvioj, sed tio konfuzigas kun la Grenokanbirdo kaj la Kanbirdo ĉefe en Nordameriko kie estas komunaj tiuj nomoj por la birdospecioj.
Kanbirdoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aŭstrala kanbirdo, Acrocephalus australis | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiuj estas tre senmarkaj brunecaj birdoj kutime asociaj kun marĉoj aŭ aliaj humidejoj. Kelkaj estas iom striecaj, aliaj tute senmarkaj. Multaj specioj estas migrantaj.
Multaj specioj havas ebenan kapokonturon, kiu havigas al la grupo ties sciencan nomon el radikoj de la antikva greka kun signifo “akra kapo”.
Specioj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj estas tre migrantaj.
La plej enigma specio de la genro, nome Grandbeka kanbirdo (A. orinus), estis remalkovrita en Tajlando en marto de 2006. Ĝi estis trovata antaŭe nur unufoje en 1867.