From Wikipedia, the free encyclopedia
Maariv aŭ Ma'ariv (en hebrea: מַעֲרִיב, [maʔaˈʁiv]), konata ankaŭ kiel Arvit (en hebrea: עַרְבִית, [ʔaʁˈvit]), estas preĝo en judismo kiun oni faras vespere aŭ nokte. Ĝi konsistas ĉefe el la vespera Ŝema kaj Amidah.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maariv (apartigilo) |
Tiu preĝo ofte ekas per du versoj el Psalmaro, sekvitaj de la komunuma deklamado de preĝalvoko nomita "bareĥu" (hebree ברכו). La tri alineoj de la Ŝema estas tiam dirataj, ambaŭ antaŭitaj kaj sekvitaj de du preĝobenoj, kvankam foje oni aldonas kvinan benpreĝon fine. La ĥazan (preĝestro) tiam deklamas duon-kadiŝon. La Amidah estas dirata mallaŭte fare de ĉiu, kaj, malkiel ĉe alia preĝoj, ne estas ripetita de la ĥazan. Li/ŝi deklamas la tutan Kadiŝon, "Aleinu" kaj la Kadiŝo de la benantoj finas la servon. Aliaj preĝoj foje aldonitaj estas la "Sefirat HaOmer" (inter Pesaĥo kaj "Ŝavuot") kaj la Psalmo 27a (inter la unua de Elulo kaj la fino de Sukoto).
Maariv estas ĝenerale deklamita post sunsubiro, tamen ĝi povas esti deklamita tiom frue kiam je unu horo kaj kvarono antaŭ sunsubiro. Tio oftas nur en vendredaj noktoj, por komenci ŝabaton pli frue. Fine de ŝabatoj kaj feritgoj, la servo estas kutime prokrastita ĝis noktofalo. Kvankam Maariv estu preĝata antaŭ noktomezo, ĝi povas esti deklamata ĝis taĝiĝo aŭ eĉ sunleviĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.