![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Sebesty%25C3%25A9n_M%25C3%25A1rta.jpg/640px-Sebesty%25C3%25A9n_M%25C3%25A1rta.jpg&w=640&q=50)
Márta Sebestyén
hungara kantisto de popolkantoj (naskita 1957) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebestyén Márta (Ŝebeŝtje'n Ma'rta) (Budapeŝto, 19-a de aŭgusto 1957) estas hungara kantistino de popolkantoj. Ŝi estis Artisto por Paco de Unesko.
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Márta Sebestyén | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1957 (1957-08-19) (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.martasebestyen.com/ |
Ŝia patrino estas Farkas Ilona, kolektanto de popolkantoj, lernanto de Kodály Zoltán, ŝia patro estas esplora ekonomikisto. Ŝi kiel knabino jam kantis post aŭdo. Kiam ŝi estis sesjara, oni jam faris surdiskigon de ŝia kantado.
Ŝi lernis en Budapeŝto, en la gimnazio de Miklós Radnóti, poste ŝi studis en la Belarta Altlernejo de Budapeŝto, sed ŝi interrompis sian studadon en 1975.
Ŝia konstanta partnero en la kantado la grupo Muzsikás Együttes. Ŝi kantas multajn regionajn hungarajn popolkantojn, eĉ tiujn de la eksterlandaj hungaroj (Transilvanio). Ŝi ankaŭ kantas kantojn de aliaj popoloj (cigana, hebrea, bulgara, sudslava).