From Wikipedia, the free encyclopedia
La ordinara licio aŭ goji-bero (Lycium barbarum, sinonimo: L. halimifolium[1]) estas planto el la familio de la Solanacoj (Solanaceae) kaj genro licio (Lycium). La planto estas novplanto en Eŭropo kaj oni nomas ĝin, inter alie, ankaŭ ’’’ĉina lupobero aŭ goji-bero. [2]. En Ĉinio ĝi nomiĝas Nínĝià gǒuqǐ ( 宁夏枸杞 ). Ĝi estas uzata en la ĉina kuirarto kaj la tradicia ĉina medicino.
ordinara licio, goji-bero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
'Lycium barbarum' L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La ordinara licio estas somerverda arbedo, kiu kreskas ĝis kvar metrojn. Ĝiaj maldikaj vergecaj branĉoj havas pikilojn, pendas kaj portas longecajn lancetformaj, glatrandaj, grize verdaj alternaj folioj, kiuj fariĝas 2 ĝis 3 cm larĝaj kaj 3 ĝi 10 cm longaj.[3][4] La arbedo floras de junio ĝis aŭgusto, part ĝis septembro.[2] La floraro konsistas el unu aŭ pluraj duseksaj (hermafroditaj) floro, kiu sidas ĉe 1 ĝi 2 cm longaj tigoj. La florkaliko estas 4 ĝis 5 mm granda, sonorilforma kaj dulaba. La florkorono estas violkolora kaj funelforma. Ĝi havas 5 ĝis 6 mm longaj petaloj, kiuj ĉe la rando preskau ne havas harojn. La kaliko havas longecon de 8 ĝis 10 mm, la stamenoj kaj pistilo antauen staras iomete.[3][4] La polenado okazas per insektoj (abeloj) aŭ memfertiligado. La brile ruĝaj aŭ oranĝkoloraj-flavaj , longecaj ĝis ovoformaj 0,4 ĝis 2 mm larĝaj kaj 5 ĝi 12 mm longaj fruktoj maturiĝas de aŭgusto ĝis oktobro. La frukto entenas 4 ĝi 20 brun-flavaj rondaj semoj, kiuj havas diametron de 2 mm.[3][4][5] La planto estas vintrorezista kaj toleras froston ĝis -25 °C. La planto disvastiĝas pere de siaj rizomoj. En ĝardeno oni povas limigi la disvastiĝon per rozombaraĵo.[6]
Oni ne konas la originan devenregionon.Oni trovas la planton de sudorienta Eŭropo ĝis Ĉinio . Tipa kreskoregiono de la ordinara licio estas Ninĝio en Ĉinio. Verŝajne la planto disvastiĝis de tie tra Azio, Eŭropo, Nordameriko, Nordafriko kaj Aŭstralio/Novzelando. Parencaj specioj estas L. chinense, L. ruthenicum kaj L. turcomanicum en Azio kaj L. pallidum en Mezameriko kaj L. europaeum en la mediteranea regiono ĝis Portugalio.[1]
Ekzistas du varioj de la ordinara licio
Sinonimoj de Lycium barbarum estas Lycium halimifolium Miller kaj Lycium vulgare Dunal.[7]
La goji-beroj estas uzataj en Ĉinio ĉe kuirado kaj naturkuracado.[8] La fruktojn oni povas manĝi krudaj aŭ kuiritaj. Kelkaj variantoj estas tro acidaj por esti manĝataj krudaj. [6]
La goji-bero estas plantata ankaŭ kiel ornamplanto. [9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.