From Wikipedia, the free encyclopedia
Lupusa strio-testo (LST) estas biopsio de nedamaĝita haŭto ĉe supra triono de la ŝultro kun posta imunohistokemia esplorado kun difinado de IgA, IgM, IgG kaj komponantoj de la komplemento C3, C1q. LST povas esti uzata por frua diagnozado de lupuso ĉe pacientoj sen haŭtaj simptomoj kaj kaze de eventuala lupuso[1].
Unuafoje dikiĝo de baza membrano kaj demetiĝo de imunoglobulinoj en la dermoepiderma tavolo (DET) ĉe pacientoj kun lupuso estis priskribita en 1963 de T.K. Burnham kaj kunaŭtoroj[2]. Sendepende de ili en 1964 R.H. Cormane raportis pri similaj ŝanĝoj, rimarkiginte ke demetaĵoj de imunoglobulinoj povas renkontiĝi ankaŭ en haŭto de pacientoj kun lupuso, kiu aspektas tute sana[3]. Demetaĵoj de imunoglobulinoj videblis kiel lumanta strio en zono de la baza membrano, pro kio la testo ricevis sian nomon. Kaze de rekta imunofluoresko en DET troveblas ĉiuj ĉefaj klasoj de imunoglobulinoj (IgA, IgM, IgG), kaj diversaj komponantoj de la komplemento[4]. Postaj esploroj konfirmis tiujn ĉi konkludojn kaj montris, ke eltrovo de imunoglobulino en sana haŭto en multaj kazoj estas grava kriterio por diferenciga diagnozado de lupuso kaj diskoida lupuso.
La esploro montris ke se pacientoj havas klinikajn manifestiĝojn kiel neklarigebla febro, akuta haŭtdamaĝo, kombino de haŭta kaj rena damaĝoj, serozitoj, mialgioj, do LST oble pli ofte estas pozitiva ol negativa (p<0,05) kaj kaze de ĉeesto de Sjögren-sindromo LST pli ofte estis negativa (p=0,00088). Estis trovita rekta korelacia dependeco inter pozitiva rezulto de LST kaj aktiveco de inflama procezo (r=0,6; p<0,05), febro (r=0,3; p<0,05), akuta damaĝo de haŭto (r=0,42; p<0,05), serozitoj (r=0,3; p<0,05), renaj damaĝoj (r=0,28; p<0,05), kombinitaj damaĝoj de la haŭto kaj renoj (r=0,28; p<0,05), mialgioj (r=0,28; p<0,05), pli alta nivelo de antikorpoj al la duspirala DNA (r=0,37; p<0,05), kaj renversa rilatumo kun Sjögren-sindromo (r=–0,44; p<0,05)[5].
Immunofluorescence pattern of double stranded DNA antibodies. Produced using serum from a patient with lupus erythematosus on primate liver with a FITC conjugate.
Mekanismo de estiĝo de demetaĵoj de imunoglobulinoj en DET de pacientoj kun lupuso restas malklara. Haveblas du ĉefaj hipotezoj.
La unua supozas, ke demetaĵoj de imunoreagiloj en haŭto estas sekvo de demetado de cirkulantaj imunaj kompleksoj (CIK) — same kiel kaze de imunokompleksa damaĝo de la renoj[6]. Tio povus klarigi supozon de H.B. Gangaram kaj kunaŭtoroj pri ekzisto de rekta korelacio inter ofte renkontiĝanta kombino de demetaĵoj IgG en haŭto kaj renoj. Ekzemple ĉe 9 el 33 esploritaj de ili pacientoj demetaĵoj de IgG estis trovitaj biopsiaĵoj de renoj kaj haŭto[7].
Alia hipotezo, proponita de J.N. Gilliam, ligas demetadon de imunoglobulinoj kaj komplemento en DET kun proliferada aktiveco de la ĉeloj, specifaĵoj de sangoprovizado, influo de ultraviola radiado ktp[8].
Kiel fonto de nukleaj (DNA) kaj citoplasmaj komponantoj de la ĉeloj de epidermo povas servi damaĝitaj de ultraviola radiado keratinocitoj, kiuj poste penetras tra la baza membrano kaj interagas kun cirkulantaj antinukleaj antikorpoj en DET[9]. Tiukaze la trovataj imunoglobulinoj estas fakte ne antikorpoj al la baza membrano, sed CIK kaj antikorpoj al komponantoj de la ĉela nukleo, demetiĝintaj en DET. Ĉelaj komponantoj de damaĝitaj per ultraviola radiado keratinocitoj povas penetri tra la baza membrano kaj, ligiĝante al kolageno de la 4-a tipo, servi kiel antigenoj por formado de CIK[4][10]. Iuj nukleaj antigenoj, kiuj havas polianjonan devenon kiel ekzemple natura DNA, povas aldone indukti aŭ subteni nespecifan ligiĝon kun agregaĵoj de imunoglobulinoj kaj kun proteinoj de la komplemento[6]. Eble pro tio pozitiva LST pli ofte renkontiĝas ĉe pacientoj kun lupuso kaze de biopsio de malfermaj haŭtopartoj, subigataj al la suna radiado. Kelkaj esploristoj asertas ke ekzistas grava diferenco en rezultoj de LST ĉe la sama paciento depende de loko de biopsio (ŝirmita aŭ malferma)[7][11].
Do la hipotezoj ne ekskludas unu la alian kaj povas esti reciproke komplementaj, ĉar patogenaj mekanismoj de lupuso estas diversaj.
Unuafoje la teknikon de rekta reago de imunofluoresko priskribis en 1965 Е. Н. Beutner kun kunaŭtoroj[12]. Ĝi ebligas eltrovi demetaĵojn de IgG, IgA kaj IgM, kaj de komponantoj de la komplemento C1q, C4 kaj C3 en DET de haŭtaj biopsaĵoj de malsanuloj kun lupuso. Intenseco de lumado grave varias depende de loko de biopsio, daŭro de damaĝo kaj antaŭa kuracado, do por havi optimuman takson oni uzas normigitan protokolon. Kutime oni ne rekomendas fari biopsion sur vizaĝo, ĉar ĝi subiĝas al konstanta suna radiado, do ofte donas false pozitivajn rezultojn. Ju pli daŭra estas damaĝo, des pli ofte aperas pozitivaj rezultoj de LST, do preferindas ekzameni freŝajn erupciojn (ĝis kvar semajnoj). Ofte LST estas negativa kaze de subakuta lupuso aŭ se pacientoj kun lupuso estis kuracataj, ekzemple per glukokortiroidoj. Do oni rekomendas antaŭ la biopsio ĉesigi kuracadon por 3–4 semajnoj[13].
Imunoglobulinaj demetaĵoj sur haŭto videblas jam ĉe eta grandiĝo kaj kutime aspektas kiel granulaj, punktecaj (interrompaj), liniaj, fadenaj, foje forme de homogena seninterrompa strio[14]. Ĉe pozitiva LST povas esti trovitaj ĉiuj klasoj de imunoglobulinoj, inkluzive IgD kaj IgE, kaj komponantoj de la komplemento (C3, C4, C1q), de la membran-ataka komplekso, globula proteino properdino, demetaĵoj de fibrino[15]. Inter imunaj inkludoj plej ofte renkontiĝas IgM, IgG, C3-komponanto de la komplemento, malpli ofte — IgA[16][17]. Ĉe granda alproksimiĝo, imunoglobulinaj demetaĵoj povas aspekti homogenaj, interrompaj, granulaj, liniaj aŭ fadenaj, kaj havi formon de seninterrompa strio. Se la strio aspektas rompita, temas pri malpli specifa LST, kiu povas indiki aliajn malsanojn — aktinikan keratozon, polimorfajn erupciojn post ultraviola radiado, rozaceon ktp. Granula tipo de lumado ĉe ekzameno de LST plej ofte renkontiĝas en klinike normala haŭto ĉe pacientoj kun lupuso. Ĉe iuj malsanuloj troveblas pli etenditaj fadenaj inkludoj. Homogena, bone konturita fluoreska strio plej ofte videblas kaze de kronikaj atrofiaj aŭ hipertrofiaj haŭtaj damaĝoj. Fadenaj inkludoj, konsistantaj el mallongaj, proksime situantaj fadenoj aŭ fibriloj, estas pli karakteraj por akutaj edema-eritematozaj haŭtodamaĝoj[18].
Interpretado de rezultoj de LST ĉe lupuso kaj aliaj malsanoj[19] | |||||||
Malsano / Klinika stato | Karakterizo de LST | ||||||
Lupuso kun pozitiva LST | Granulaj aŭ proksime situantaj vertikale orientitaj demetaĵoj en DET aŭ larĝa homogena strio | ||||||
Sana sunbruna haŭto | LST povas esti pozitiva, sed la strio kutime estas kun malpli intensa, loka aŭ interrompa lumado | ||||||
Fluoresko de kolageno kaj elastino de dermo | Ĝi povas imiti pozitivan rezulton (ĉio videblas kun pli alta alproksimiĝo) | ||||||
Blaziga pemfigoido | Klare videblas mallarĝa linia strio en DET (ĉeesto de cirkulantaj antikorpoj al la baza membrano helpas je diagnozado) | ||||||
Porfirio | Lumado en DET estas malpli intensa ol ĉirkaŭ sangujoj de dermo, kio kontraŭas ŝanĝojn ĉe lupuso | ||||||
Rozaceo | Malofte renkonteblas demetaĵoj de komponantoj de la komplemento. La strio estas malpli intensa, kun loka aŭ interrompa lumado. | ||||||
Polimorfaj erupcioj | La strio estas malpli intensa, kun loka aŭ interrompa lumado |
V.V. Mysorekar kun kunaŭtoroj esploris biopsiaĵojn de damaĝita kaj klinike sana haŭto ĉe 215 pacientoj kun lupuso, diskoida lupuso, aliaj dermatozoj kaj reŭmataj malsanoj kaj poste helpe de rekta imunofluoresko eltrovis fiksitajn imunoglobulinojn en DET.
Ili klasifikis tri tipojn de lumado:
La homogena lumado aŭ lumado forme de larĝa strio renkontiĝis nur kaze de kronikaj atrofiaj aŭ hipertrofiaj haŭtodamaĝoj. La fadena strio renkonteblis nur kaze de akutaj eritematozaj erupcioj kaj en klinike normala haŭto ĉe pacientoj kun lupuso. Granula tipo de lumado estis trovita nur ĉe pacientoj kun lupuso, inkluzive en nedamaĝita haŭto[20]. Rezultoj de LST kaj intenseco de koloro en DET dependas de etapo de malsano (akutiĝo aŭ remito), ĉeesto aŭ manko de antikorpoj al duspirala DNA kaj de nivelo de la komplemento[21].
Metodoj de takso de LST:
Do ĉeesto de imunofluoreskaj demetaĵoj en DET povas esti uzita kiel unu el diagnozaj testoj por konfirmi lupuson, speciale se haŭtaj manifestiĝoj mankas. Ĝi estas speciale valora ĉe frua etapo de la malsano[22].
LST estas farata helpe de fluoreska mikroskopo. Sur bioзsiaĵon oni metas seron kun antikorpoj, markitaj per fluorokromo por kio estas aplikataj monospecifaj fluoreska-markitaj antikorpoj por identigo de imunoglobulinoj kaj faktoroj de la komplemento). Sensiveco kaj specifeco de LST dependas de loko, kie estis prenita biopsiaĵo kaj de kriterioj uzataj por difini la teston kiel pozitivan. Necesas konsideri el kiu loko estis prenita biopsiaĵo (ĉu ĝi estas ŝirmita aŭ malferma, damaĝita aŭ ne, ktp), tipon de demetaĵoj, morfologiajn trajtojn, brilecon de imunofluoreska strio, datumojn de serologiaj testoj kaj reagojn al terapio. Esploro de R.D. Sontheimer kaj J.N. Gilliam trovis ke ofteco de pozitiva LST korelacias kun titroj de antikorpoj al DNA kaj aktiveco de malsano[23]. M.F. Сarvalho kaj R.A. Coelho pritaksis rezultojn de esplorado de biopsiaĵoj de klinike normala haŭto ĉe 210 pacientoj kun lupuso, diskoida lupuso kaj pacientoj sen lupuso. Ĉe pacientoj kun lupuso kaj pozitiva LST ili konstatis altan laboratorian aktivecon kaj pli gravan pason de malsano kompare al pacientoj kun negativa LST. Interalie 3-oble pli ofte okazis renaj damaĝoj, 3,5-oble — febro, 2-oble — malkresko de korpomaso[24]. Do pozitiva LST en klinike normala haŭto estas diagnoza kaj eble prognoza signo de lupuso kaj ofteco de pozitiva LST en damaĝita haŭto korelacias kun titroj de antikorpoj al DNA kaj aktiveco de la malsano.
En esploro de C. Cardinali kun kunaŭtoroj sensiveco de LST ĉe pacientoj kun lupuso, kies biopsioj estis faritaj ĉe nedamaĝita kaj ŝirmita de la suno haŭto, variis de 10,5% ĝis 78,9%, specifeco — de 47,8% ĝis 97,8% depende de uzitaj kriterioj. Plej ofte renkontiĝis demetaĵoj de IgM (en 90% kazoj — en damaĝita haŭto), malpli ofte — inkludoj de IgA. En sana sunbruna haŭto en 25% de la kazoj estis trovita malforta interrompa aŭ granula lumado de IgM kaj C1q-komponanto de DET kaj nur en 5% — demetaĵoj de IgG, IgA kaj C3-komponanto de la komplemento[25][26]. A. Reich kaj kunaŭtoroj proponis konsideri LST pozitiva, se demetaĵoj de IgM en suntrafita haŭto troveblas forme de seninterrompa strio kun mezgranda lumado kaj okupas almenaŭ duonon de larĝeco de biopsiaĵo[14].
Prognoza signifo de LST kaze de lupuso kreskis se estis trovataj demetaĵoj de C4-komponanto de la komplemento (100%), globula proteino properdino (91,3%) kaj IgA (86,2%) kompare al la nura IgM (59%)[4]. Ĝenerale ĉe pacientoj kun lupuso LST estas pozitiva en 70–80% de la kazoj en biopsiaĵoj de nedamaĝita haŭto prenitaj de malfermaj partoj de la korpo[7] kaj en 55% de la kazoj se temis pri ŝirmitaj korpopartoj. Ĉe pacientoj kun diskoida lupuso LST de nedamaĝita haŭto kutime donas negativan rezulton, sed se temas pri damaĝita haŭto ĝi ofte estas pozitiva[4]. Pozitiva LST povas havi prognozan signifon por malsanuloj kun lupuso, ĉar estis rimarkita ĝia korelacio kun altaj titroj de antikorpoj al duspirala DNA kaj evoluo de lupusa nefrito[4][18][21][27].
Ĉe pacientoj kun aktiva lupuso kaj haŭtaj manifestiĝoj, ne ricevantaj imunosubpremajn kuracilojn, LST estas pozitiva en 90–100% de la kazoj, dum negativa LST en biopsiaĵoj de damaĝita haŭto atestas pri malprobabla lupusa diagnozo. Por ĝuste pritaksi la rezultojn necesas unue ekskludi kialojn de false pozitivaj kaj false negativaj rezultoj. Liniaj demetaĵoj aŭ polvoformaj partikloj, konsistantaj ĉefe el IgM kaj/aŭ el C3-komponanto de la komplemento, videblas laŭlonge de DET en sunbruna haŭto kaj ĉe diversaj reŭmataj malsanoj — dermatomiozito, sistema sklerodermio, reŭmatoida artrito, malfrua haŭta porfirio, plata likeno, rozaceo ktp. False negativaj rezultoj povas aperi kaze de freŝaj erupcioj kaj ĉe pacientoj, kiuj antaŭ biopsio trapasis lokan aŭ sisteman hormonan aŭ imunosubpreman terapiojn[13]. Probableco de pozitiva rezulto en nedamaĝita, ŝirmita de la suno haŭto ĉe pacientoj kun lupuso estas 50% ĝis 90%[28]. Krom DET imunaj demetaĵoj ĉe pacientoj kun lupuso povas renkontiĝi ankaŭ en aliaj zonoj — papila tavolo de la dermo, ĉirkaŭ surfacaj haŭtaj sangujoj ktp[15].
Ĉe pacientoj kun damaĝita kaj nedamaĝita haŭto LST havas malgrandan signifon en diferenciga diagnozado inter lupuso, diskoida lupuso kaj subakuta lupuso, same kiel difinado de specifaj antinukleaj antikorpoj[29]. Pozitiva LST en haŭto, prenita de sur gluteoj aŭ de interna flanko de ŝultro, kun difinado de lumado de tri kaj pli komponantoj (IgA, IgG, IgM komponantoj de la komplemento) ankaŭ estas alte specifa por lupuso[17]. Pozitiva LST ĉe esplorado de normala haŭto povas havi grandan signifon por frua diagnozado de lupuso ĉe pacientoj sen haŭtaj manifestiĝoj kaj ĉe "nekompleta" lupuso (<4 kriterioj de SLICC)[18][24]. LST povas esti uzata ankaŭ kiel diferenciga-diagnoza testo por lupuso kaj aliaj reŭmataj malsanoj, ĉe kiuj okazas ekspresio de antinukleaj antikorpoj (frua reŭmatoida artrito, sistema sklerodermio, dermatomiozito ktp)[18][4][30][31].
Kelkaj esploristoj trovis, ke pozitiva LST havas ankaŭ prognozan signifon. Demetaĵoj de IgG en nedamaĝita, ŝirmita de la suno haŭto korelacias kun titro de antikorpoj al duspirala DNA, renaj damaĝoj kaj malkresko de postvivado de la malsanuloj[20][24][32]. Esploro de R.D. Zecevic kaj kunaŭtoroj montris, ke ju pli alta estas aktiveco de lupuso, des pli ofte troveblas pozitiva LST kun granda nombro de imunoglobulinaj demetaĵoj. Preskaŭ duono de la pacientoj kun lupusa nefrito havas pozitivan LST. Ĉe pacientoj kun demetaĵoj de nur IgM kaj antikorpoj al duspirala DNA oni konstatis pli malgravan pason de la malsano kaj trovado de C1q-komponanto de la komplemento kombine kun antikorpoj al duspirala DNA en sanga sero spegulis pli altan aktivecon de lupuso[27].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.