Luncavăț (rivero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Luncavăț [lunkavəc] estas rivereto en la rumana distrikto Vâlcea, dekstra alfluanto de Olt. Ĝi formiĝas per kunfluo de la riveretoj Valea Curpenei kaj Balota (alinome Pârâul Cumpenelor).
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Luncavăț | |
---|---|
Luncavăț ĉe Cârstănești | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Distrikto Vâlcea |
Longeco | 60 km[1] |
Akvokolekta areo | 249 km²[2] |
Averaĝa trafluo | 2,48 m³/s |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de Valea Curpenei kaj Balota |
- Koordinatoj ![]() |
45° 15′ 40″ N, 23° 54′ 8″ O (mapo)45.26111111111123.902222222222 |
Enfluejo | al Olt, ĉe Valea Mare |
- Alteco | 211 m |
- Koordinatoj ![]() |
44° 54′ 50″ N, 24° 14′ 46″ O (mapo)44.91388888888924.246111111111 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Vaideeni, Horezu, Oteșani, Popești, Șirineasa |
Fermi
Laŭ la nacia administrejo "Akvoj de Rumanio" la rivero longas 60 kilometrojn.[1]. Laŭ alia fonto la longo estas 53,3 km.[2] Ĉe Șirineasa estas akvomezura stacio.
Luncavăț komence fluas suden kaj iom post iom turniĝas sud-orienten. Ekde Horezu ĝis Dăești la nacia vojo DN65C sekvas la fluon de la rivero je ĉirkaŭ 20 kilometroj. Ekde tie la valon uzas la fervojlinio Băbeni – Alunu ĝis Valea Mare.
En la supra parto de sia fluo la rivero foje kaŭzas inundojn. En julio 2014 ĝi detruis 200 loĝejojn en la vilaĝeto Atârnați (komunumo Vaideeni).[3]