![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cb/Voltaire_Philosophy_of_Newton_frontispiece.jpg/640px-Voltaire_Philosophy_of_Newton_frontispiece.jpg&w=640&q=50)
Lumoj (filozofio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La movado de la Lumoj (Lumières) estis kultura, filozofa, literatura kaj intelektula movado kiu aperis en la dua duono de la 17a jarcento danke al filozofoj kiaj Spinoza, Locke, Bayle kaj Newton, antaŭ disvolviĝi en la tuta Eŭropo, ĉefe en Francio, en la 18a jarcento. Pliampleksigite, oni donis al tiu periodo la nomon de Jarcento de la Lumoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cb/Voltaire_Philosophy_of_Newton_frontispiece.jpg/640px-Voltaire_Philosophy_of_Newton_frontispiece.jpg)
Per ties engaĝiĝo kontraŭ la subpremado kaj religia kaj politika, la membroj de tiu movado, kiuj konsideriĝis kiel progresa elito kiu malfermis vojon por la monda plibonigo, luktante kontraŭ malracio, la maljusto, la malhelo kaj la superstiĉo de pasintaj jarcentoj, aliris al plinovigo de la konaro, de la etiko kaj de la estetiko tiutempaj. La influo de iliaj verkoj estis decidiga en la grandaj okazaĵoj de la fino de la 18a jarcento kiuj estis la Usona Deklaro de Sendependeco kaj la Franca revolucio[1].