Luiz da Costa Porto Carreiro Neto
brazila inĝeniero kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Luiz da Costa PORTO CARREIRO Neto (porhtŭ karhejrŭ netŭ) estis brazilano, doktoriĝinta inĝeniero, docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio-de-Ĵanejro. Unu el plej grandaj mediumoj de Brazilo, sekvanto de Francisko Valdomiro Lorenz kaj kunulo de Francisco Cândido Xavier. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1895 en Recifo, Pernambuko kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro je la 10-a horo en la 21-a de julio 1964. Du tagojn post sia morto, li manifestiĝis en spiritisma seanco.[mankas fonto]
Porto Carreiro Neto (1895-1964) | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-a de Januaro 1895 en Recifo, Pernambuko, ![]() | |
Morto | 21-a de Julio 1964 en Rio-de-Ĵanejro, ![]() | |
Lingvoj | Esperanto • portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | |
Alma mater | Kemia Instituto de Politeknika Lernejo | |
Profesio | ||
Okupo | Brazila inĝeniero, kemiisto, tradukisto kaj spiritisma mediumo. | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis direktoro de Kemia Instituto de Politeknika Lernejo de 1937 ĝis 1946. Ĝenerala sekretario de BEL kaj vicprezidanto de BKE, vicĉefdelegito de UEA, membro de la Lingva Komitato. Dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio. Delegito de Pernambuko en Spiritisma Nacia Federacia Konsilantaro. Ano de Brazila Societo de Germana Kulturo kaj honora membro de Brazila Instituto de Geografio.
Ĉampiono de ŝako, li estis specialisto en artaj finaĵoj. Publikigis de 1932 ĝis 1934 artikolaron en revuo "Xadrez Brasileiro" (Brazila Ŝako).
En San-Paŭlo estas strato kun lia nomo.