Luis de OLONA y Gaeta (Malago, 1823 - Barcelono, 1863), hispana dramaturgo, libretisto de zarzuela kaj teatra entreprenisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Luis de Olona
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1822 (1822-11-30)
en Malago
Morto 13-an de junio 1863 (1863-06-13) (40-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo libretisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Li faris bohemian vivon en naskiĝurba Malago antaŭ instaliĝi en Madrido, kie direktoris malgrandajn teatrojn kaj kunlaboris en gazetaro. Li estis fekunda dramaturgo kaj komponis komediojn, sainete kaj zarzuela, muzikitaj de la plej famaj komponistoj tiamaj. Li kunlaboris kun aŭtoroj kiaj Pina, Valladares Garriga aŭ Antonio García Gutiérrez. Inter liaj titoloj menciindas El primo y el relicario, komedio de 1843; El caudillo de Zamora, dramo de 1847; kaj la amuzdramo Las dos carteras, de 1851. Inter liaj zarzueloj menciindas Galanteos en Venecia, 1853; El sargento Federico, 1855; Casado y soltero, 1858; Los circasianos, 1860 aŭ El postillón de La Rioja, 1861. Lia teatro estas tamen feble konstruita kaj abunda je malverecoj, pro kio li estis tre kritikita de Díaz de Escobar kaj Lasso de la Vega.

Fonto

  • Javier Huerta, Emilio Peral y Héctor Urzaiz, Teatro español de la A a la Z. Madrid: Espasa, 2005.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.