Luins
komunumo de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Luins estas svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la norda bordo de Lago Lemano malproksima je ĉirkaŭ 8 km norde-oriente de Nyon kaj je ĉirkaŭ 31 km okcidente de Laŭzano.
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Luins | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 26′ 31″ N 6° 16′ 19″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 503 (2007) |
Areo | 1,66 km² |
Alteco | 457 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1184 |
Komunumkodo | 5858 |
Fermi
La komunumo estis ano de la iama distrikto de Rolle, kiu malaperis la 1-a de januaro 2008. Luins kaj ĉiuj urboj de ĉi-tiu distrikto aniĝis en la distrikton de Nyon (krom Allaman, kiu iris en la distrikton de Morges).
Luins estas en la viteja regiono tiel nomata "La Côte".
La najbaraj komunoj estas okcidente: Gland kaj Begnins; norde: Burtigny; nord-oriente: Vinzel kaj Bursins kaj sud-oriente: Dully.