Gland VD
komunumo de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gland estas urbo kaj komunumo de la Distrikto Nyon ĉe la bordo de lago Lemano en Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 10 648 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. La urbo estas pro sia situo kaj favoraj impoŝtkondiĉoj tre alloga kiel loĝloko precipe por monhavaj personecoj. En Gland ekzemple loĝas la aŭtomobil-ĉampiono Michael Schumacher.
- La mallongigo VD en Gland VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gland. |
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • urbo en Svislando ...
Gland | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 25′ 24″ N 6° 15′ 55″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 13 258 (2020) |
Areo | 8,3 km² |
Alteco | 432 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1196 |
Komunumkodo | 5721 |
Fermi
En Gland estas la sidejoj de internaciaj organizoj WWF ( Monda Natur-Fonduso) kaj Internacia Unio por la Konservo de Naturo. La urbo ankaŭ gastigas la sekretariejon de la Ramsar-Interkonsento.