![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/Thudichum.jpg/640px-Thudichum.jpg&w=640&q=50)
Ludwig Thudichum
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Ludwig Wilhelm THUDICHUM (1829-1901) estis germandevena angla otologo, rinologo, biokemiisto kaj fiziologo, filo de luterana pastoro Georg Thudicum. Ludwig Thudichum estis fekunda medicina sciencisto kaj grava pioniro pri biomedicina esplorado en la dua duono de la 19-a jarcento. Li estas konsiderata pioniro pri homa cerbo kaj neŭrokemio.
Ludwig Thudichum (1829-1901) | ||
---|---|---|
![]() Bildo de Ludwig Thudichum. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-a de aŭgusto 1829 en Büdingen, Germanio | |
Morto | 7-a de septembro 1901 en Kensington, Londono, Anglio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Gießen Universitato de Hajdelbergo | |
Profesio | ||
Okupo | biokemiisto kuracisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Naskita en Budingen, Germanio, li frekventis medicinajn fakultatojn de Giessen kaj Hajdelbergo (1847-1851). Li estis profesoro pri kemio en la St. Georges's Place School of Medicine (1858), pri medicino en la Londona Medicina Societo (1864) kaj Direktoro de la Patologia Kemia Laboratorio en la Hospitalo Sankta Tomaso (1865-1871). Li malkovris la sfingomielinon, la frenozinon, la kerazinon krom multal aliajn cerbo-substancojn kaj esploris la kolorajn materiojn de la urino (urokromo) kaj galo.
En Hajdelbergo li estis en kontakto kun Wilhelm Bunsen (1811-1899), la inventinto de la spektrografio, tekniko, kiun li tre efike uzis en posta laboro. Reveninte al Giessen, li pasigis unu jaron en la laboratorio de Justus von Liebig, regante la novajn metodojn de Liebig pri kemia analizo, kaj poste malfermis medicinan praktikon en Giessen.[1]