Adrian Ludwig RICHTER (n. la 28-an de septembro 1803 - m. la 19-an de junio 1884) estis germana pentristo kaj akvafortisto. Li naskiĝis en Dresdeno kaj estis la filo de la gravuristo Karl August Richter, el kiu li ricevis artan instruadon. Li ankaŭ estis grave influita de Erhard kaj Daniel Chodowiecki.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Adrian Ludwig Richter
Thumb
Persona informo
Naskonomo Adrian Ludwig Richter
Naskiĝo 28-an de septembro 1803 (1803-09-28)
en Friedrichstadt
Morto 19-an de junio 1884 (1884-06-19) (80-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Neuer Katholischer Friedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Loĝloko Veilchenweg 1
Ŝtataneco Reĝlando Saksio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Dresden Academy of Fine Arts (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Augusta Frederica Freudenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
universitata instruisto
grafikartisto
aŭtobiografo
gravuristo per akvaforto
ilustristo
desegnisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Civitella & Ariccia
Ariccia (Morning)
Bridal Procession in a Spring Landscape
vdr
Fermi
Thumb
Edziĝa Procesio en Printempa Pejzaĝo

Li estis la plej populara, kaj iasence la plej tipa germana desegnisto de la mezo de la 19-a jarcento. Liaj verkoj estas tiom tipe germanaj kiom ekzemple la fabeloj de la fratoj Grimm. Richter vizitadis Italion inter 1823 kaj 1826. En 1828, li laboris kiel desegnisto por fabrikejo en Meissen, kaj li en 1841 fariĝis profesoro kaj estro de la pejzaĝa ateliero de la akademio de Dresdeno. La artgalerio de Dresdeno nun entenas unu el liaj plej bonaj kaj tipaj pentraĵoj : Edziĝa Procesio en Printempa Pejzaĝo. Richter devis ĉesi pentri en 1874 pro okulmalsano. Li eniris pensionon en 1877 kaj mortis en Loschwitz, apud Dresdeno.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.