From Wikipedia, the free encyclopedia
Lucía y el sexo (Lucía kaj la sekso) estas hispana drama filmo de 2001 reĝisorita de Julio Medem kaj protagonistigita de Elena Anaya, Paz Vega, kaj Tristán Ulloa, inter aliaj.
Lucía y el sexo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Lucía y el sexo |
Originala lingvo | hispana lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 2001, 5 sep. 2002 |
Ĝenro | amafera filmo, filma dramo, erotika filmo |
Kameraado | Kiko de la Rica |
Reĝisoro(j) | Julio Medem |
Produktisto(j) | Fernando Bovaira • Enrique López Lavigne |
Scenaro | Julio Medem |
Filmita en | Madrido • Formentero |
Loko de rakonto | Formentero • Madrido |
Muziko de | Alberto Iglesias |
Rolantoj | Elena Anaya • Paz Vega • Tristán Ulloa • Najwa Nimri • Daniel Freire • Javier Cámara • Juan Fernández |
Produktinta firmao | StudioCanal Canal+ Sogecine |
IMDb | |
La filmo ricevis plurajn nomumojn al Goya-premioj kaj du tiujn premiojn.
Lucía (Paz Vega) estas kelnerino de madrida restoracio kiu decidas veturi serĉe de trankvileco al insulo de Mediteraneo: nome Formentera. Dum sia estando tie Lucía ekmemoras tristajn momentojn vivitajn kun sia iama koramiko, nome Lorenzo (Tristán Ulloa), verkisto de romanoj kiu supozeble verkas tre similan historion kun similaj intrigelementoj kaj similaj saltoj inter pasinto kaj nuntempo. Antaŭe Lorenzo estis havinta sekson kun iu edzino, el kio rezultis bebo. Kaj poste ankaŭ kun la bebozorgantino Belén (Elena Anaya), el kio rezultis tragedio.
La reĝisoro Julio Medem montras evidentajn seksumadon kaj nudaĵojn por reprezenti pli kompletan alrigardon de la pensoj de Lucía; tio rezultis en alternativa scenarmuntado por la distribuado de la filmo en Usonon.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.