Luciano Bianciardi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Luciano BIANCIARDI (14-a de decembro 1922 en Groseto - 14-a de novembro 1971 en Milano) estis itala verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto.
Luciano Bianciardi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1922 (1922-12-14) en Groseto | ||||
Morto | 14-an de novembro 1971 (1971-11-14) (48-jaraĝa) en Milano | ||||
Tombo | Cemetery of Misericordia (en) vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1971) Reĝlando Italio (1922–1946) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Pizo Scuola Normale Superiore di Pisa Carducci-Ricasoli (en) vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Maria Jatosti (en) vd | ||||
Infanoj | Ettore Bianciardi (en) , Luciana Bianciardi (en) , Marcello Jatosti (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto bibliotekisto instruisto tradukisto ĵurnalisto verkisto filmaktoro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La vita agra ❦ Il lavoro culturale ❦ L'integrazione ❦ La battaglia soda ❦ Aprire il fuoco vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis unu de la fundamentaj figuroj de la itala kulturo dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ribelulo kaj romantikulo, anarkiema kaj revoluciema, Bianciardi estis varia kaj fekunda: krom verkisto, li estis bibliotekisto, profesoro, eldonisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (li subskribis centon da tradukoj de kelkaj el la plej gravaj usonaj verkistoj, i.a. Faulkner, Steinbeck, Miller kaj Bellow).
En 1951, li akceptis la postenon de direktoro ĉe la Biblioteko Chellian de Grosseto, duondetruita per la bombadoj kaj la inundado de 1946, kaj kreis Bibliobus, kamioneton plenigitan kun la libroj de la biblioteko kiu vojaĝas tra la kamparo de Grosetano kaj atingas pli izolitajn lokojn. Li aktive partoprenas en filmklubo, organizis seriojn de konferencoj kaj debatoj. Kune kun Carlo Cassola, kiu en tiuj jaroj vivis en Groseto, li partoprenis en la kreado de la "Movado de Popola Unueco".