Luarkasteloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La esprimo luarkasteloj arigas aron da francaj kasteloj situantaj en Valo de Luaro. Ili estis, por plej multaj el ili, konstruitaj aŭ forte modifitaj en la franca Renesanco (15a-16a jc), en epoko kiam la kortego de la reĝoj de Francio loĝis en tiu regiono.
Ili situas ĝenerale en la malnovaj provincoj Anĵuo, Turlando kaj Orleanio, sed iuj aŭtoroj[1] etendas la areon de la luarkasteloj ĝis Nantes, en la malnova provinco Bretonio[2], kaj aliaj eĉ inkluzivigas la malnovajn provincojn Mansio, Berio, eĉ ĝis Nevers[3].
La denseco en rimarkindaj monumentoj en tiu regiono ĝustigis la registradon de Valo de Luaro en la monda heredaĵo de la homaro de Unesko, inter Sully-sur-Loire (Loiret) kaj Chalonnes-sur-Loire (Maine-et-Loire).