belga verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis-Paul BOON (naskiĝis la 15-an de marto 1920 en Aalst, mortis la 10-an de majo 1979) estis belga verkisto kaj pentristo.
Louis Paul Boon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Louis Paul Boon | |||||
Naskiĝo | 15-an de marto 1912 en Aalst | ||||
Morto | 10-an de majo 1979 (67-jaraĝa) en Erembodegem | ||||
Lingvoj | nederlanda • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto pentristo vidartisto vd | ||||
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado, poezio, kritiko de arto kaj literatura kritiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q1911136 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Profesie aŭtomobila pentristo, li forlasis la lernejon je 14 jaroj sed plu studis dum sia libera tempo dum kelkaj jaroj. Li ekaktivis en disidenta kristan-socialista partio, la "daensistoj", kaj publikigis sian unuan romanon en 1939. Post la milito, li aliĝis al la komunista partio, iĝis ĵurnalisto kaj kulturredaktisto en la gazeto Rode Vaan kaj redaktosekretario en Front. En 1954, li iĝis redaktoro de la socialista gazeto Vooruit.
Lia tuta verkaro estas markita per fortaj socialismaj idealoj kaj per la deziro plibonigi la homon. Li estis socie engaĝita aŭtoro, kaj denuncis netolereblajn sociajn situaciojn en siaj romanoj. En 1967, li ricevis la premion Constantijn Huygens por sia tuta verkaro.
Li mortis la 10an de majo 1979 en Erembodegem, dum li laboris super sia lasta romano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.