![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f3/Louis_L%25C3%25A9on_C%25C3%25A9sar_Faidherbe_portrait.jpg/640px-Louis_L%25C3%25A9on_C%25C3%25A9sar_Faidherbe_portrait.jpg&w=640&q=50)
Louis Faidherbe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis Faidherbe, plennome Louis Léon César Faidherbe (naskiĝis la 3-an de junio 1818(nun 1818-06-03) en Lillo, mortis la 28-an de septembro 1889 en Parizo) estis guberniestro de franca Senegalo (1854-1861, 1863-1865) kaj fondinto de la franca kolonia imperio en Afriko.
Faidherbe estis trejnita kiel militista inĝeniero kaj servis en Alĝerio kaj Senegalo antaŭ ol fariĝi kolonia guberniestro de tiu ĉi. Timigita de la kreskanta potenco de islama gvidanto El Hadj Umar Tall, li sin tenis je ofensiva pozicio, forpuŝante Umar Tall, submetante nordajn maŭrajn tribojn kaj transformante sian kolonion en regantan aŭtoritaton en la regiono. En 1857 li fondis la ĉefurbon Dakaro.
En Parizo, stacio Faidherbe - Chaligny sur Linio 8 de la metroo estis nomita laŭ lia nomo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Statue_de_Louis_Leon_Cesar_Faidherbe_%C3%A0_Lille.jpg/640px-Statue_de_Louis_Leon_Cesar_Faidherbe_%C3%A0_Lille.jpg)