From Wikipedia, the free encyclopedia
Los abrazos rotos (La rompitaj brakumoj) estas la titolo de hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj premierita en Hispanio la 18an de marto 2009.[1] La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn.
Los abrazos rotos | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Los abrazos rotos |
Originala lingvo | hispana lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 2009, 24 sep. 2009, 6 aŭg. 2009 |
Ĝenro | amafera filmo, filma dramo, suspensa filmo, komedia filmo, samseksemeca filmo |
Kameraado | Rodrigo Prieto |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Agustín Almodóvar |
Scenaro | Pedro Almodóvar |
Filmita en | Madrido • Kanarioj |
Loko de rakonto | Kanarioj |
Muziko de | Alberto Iglesias |
Rolantoj | Penélope Cruz • Lluís Homar • Blanca Portillo • José Luis Gómez • Rubén Ochandiano • Tamar Novas • Ángela Molina • Chus Lampreave • Lola Dueñas • Carmen Machi • Rossy de Palma • Agustín Almodóvar • Alejo Sauras • Asier Etxeandía • Carlos Leal • Dani Martín • Mariola Fuentes • Esther García Rodríguez • Kira Miró • Coté Soler • Ramón Pons • Kiti Mánver • Chema Ruiz |
Produktinta firmao | El Deseo |
Honorigoj | Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komponisto |
IMDb | |
Viro verkas, vivas kaj amas en la malhelo. Antaŭ dek kvar jaroj, li suferis teruran trafikakcidenton, kiu lasis lin tute blinda. Li uzas du nomojn, Harry Caine (pseŭdonimo sub kiu li subskribas literaturajn verkojn, rakontojn kaj scenarojn) kaj Mateo Blanco (lia reala nomo, laŭ kiu li vivas kaj subskribas la filmojn kiujn li reĝisoras). En la aktualo, Harry Caine vivtenas sin pere de la scenaroj kiujn li verkas kaj danke al la helpo de sia malnova kaj fidela produktorino, Judit García, kaj de Diego, ŝia filo, sekretario, tajpisto kaj blindulgvidisto. La historio de Mateo, Lena, Judit kaj Ernesto Martel estas historio de amour fou (freneza amo), dominita de la fato, la ĵaluzo, la povomisuzo, la perfido kaj la kulpokomplekso.[2]
Oni filmis en Kanarioj kaj en la regiono Madrido.[3] Ekzemple ĉe la Viadukto de Madrido kie Pedro Almodóvar jam estis filminta scenojn de Matador (1986) kaj filmos por Los amantes pasajeros (2013).[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.