![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Pliciloricus_enigmatus.jpg/640px-Pliciloricus_enigmatus.jpg&w=640&q=50)
Loricifera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Loricifera (el Latina, lorica, (armaĵo) + ferre, porti) estas filumo de tre malgrandaj al mikroskopaj maraj cycloneuralia sedimento-loĝantaj animaloj kun 37 priskribitaj specioj, en naŭ genroj.[1][2][3] Krom tiuj priskribitaj specioj, estas proksimume 100 pliaj kiuj estis kolektitaj kaj ne ankoraŭ priskribitaj.[4] Ties grandoj gamas el 100 µm al ĉ. 1 mm.[5] Ili estas karakterizataj per protekta ekstera skatolo nome lorica kaj ties habitato, kiu estas en la spacoj inter mara gruzo al kiu ili ligiĝas. La filumo estis malkovrita en 1983 de Roberto Ramos, en Roscoff, Francio.[6] Ili estas inter la plej ĵuse malkovritaj grupoj de Metazoanoj (animaloj).[7] Ili ligiĝas tre firme al la subtavolo, kaj pro tio ili restis nemalkovritaj dum tiom longe.[8] La unua specimeno estis kolektita en la 1970-aj jaroj, kaj poste priskribita en 1983.[9] Ili troviĝas je ĉiuj profundoj, en diferencaj sedimentotipoj, kaj en ĉiuj latitudoj.[10]
![Ilustracja](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1a/Pliciloricus_enigmatus.jpg/640px-Pliciloricus_enigmatus.jpg)