Lombardejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lombardejo estas ejo, kie oni povas prunti monon, deponante garantiaĵon ("lombardaĵon").
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
La valoro de la garantiaĵo ordinare devas konsiderinde superi la pruntitan monsumon. Repagante la monon kaj la interezon la lombardinto rericevas la garantiaĵon, sed se li ne pagas ene de interkonsentita tempo, la garantiaĵo estas aŭkcie vendita por kovri la kostojn.