From Wikipedia, the free encyclopedia
La grilbirdoj, aŭ kiel adapto de la latina scienca nomo lokusteloj, estas malgrandaj paserinaj birdoj kiuj apartenas al genro Locustella. Iam lokataj en la parafiletika grupo de Silviedoj, ili estas nuntempe konsiderataj kiel la plej nordaj membroj de la granda familio de Gondvano, la Megaluredoj.
Grilbirdoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kangrilbirdo, Locustella luscinioides | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiuj estas senmarkaj brunecaj birdoj kutime asociataj kun malfermaj herbejoj, arbustaroj aŭ marĉoj. Kelkaj estas striecaj, aliaj tute brunecaj, ĉiuj malfacile videblaj pro kamuflo. Ili estas insektovoraj.
La plej karaktera eco de tiu grupo estas ke la kanto de kelkaj specioj estas mekanika insekteca bobenaĵo kiu havigas la nomon de la grupo en la latina scienca nomo el Lokusto.
La specioj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj estas tre migrantaj.
La naŭ specioj (plu unu dubinda) estas la jenaj:
Fosilio el la Fina Mioceno (ĉirkaŭ 11 ma) de Rudabánya (NOr Hungario) estas tre simila al la ostoj de tiu genro (Bernor et al. 2002). Pro ties frueco (plej parto de genroj de Passerida estas konataj nur de la Plioceno), ne estas tre certa ties ĝusta lokigo ĉi tie, sed estas tre verŝajna ties aparteno al Megaluredoj almenaŭ. Ĉar la grilbirdoj estas la ununuraj konataj megaluredoj el Eŭropo, estas ankaŭ verŝajna ke la ostopeco apartenas ankaŭ al baza Locustella.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.