From Wikipedia, the free encyclopedia
La Japana grilbirdo (Megalurus pryeri aŭ Locustella pryeri) estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Sudkoreio, Mongolio kaj plej orienta Rusio. Ties natura habitato estas marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo de humidejoj kaj en reprodukta teritorio kaj en vintrejoj. Ĉiukaze en Lago Pojango, Ĉinio, povus esti ĝis 5,000 paroj (el tutmonda populacio de ĉirkaŭ 10,000 paroj).
Japana grilbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Japana grilbirdo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalurus pryeri (Seebohm, 1884) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu malgranda paserina birdo 14 cm longa havas tre brunajn suprajn partojn kun nigra strieco en krono, sed pli markata en dorso kaj flugiloj, sed ne en tre malhelbruna vosto. Hela superokula strio kaj tre blanka gorĝo kaj ĝenerale helaj subaj partoj iom helbrunecaj en flankoj. Sablokolora subvosto.
Reproduktantaj birdoj preferas densajn, mezaltajn junkejojn kaj herbejojn ĉe naprofunda akvo por nestumado, kun iomaj pli altaj plantoj kiel indikiloj. Ĝi ne facile akceptas ĉu tro altajn ĉu tro malaltajn plantojn. Vintrumantaj birdoj favoras kanejojn. Ĝi estas neflugema birdo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.