urbo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Logroño aŭ Logronjo estas hispania urbo, ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Rioĥo (La Rioja). Logronjo situas ĉe la rivero Ebro (42° 28' N, 2° 27' U, kaj 386 m super la marnivelo) tute en la nordo de la regiono. La urbo estas turisme grava interalie ĉar ĝi situas en la itinero de la Jakoba Vojo. Logronjo estas la komerca kaj financa centro de regiono Rioĥo. Grandan ekonomian gravecon posedas la produktado de vino de Rioĥo.
Logronjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 26001–26009 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 150 583 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 892 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 28′ N, 2° 27′ U (mapo)42.47-2.4455555555556 [+] | ||||
Alto | 384 m [+] | ||||
Areo | 79,57 km² (7 957 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Logroño [+] | |||||
Enhavante 150 211 loĝantojn (2022),[1] ĝi estas ankaŭ la loĝloko de plej granda loĝantaro en la regiono, kiu fakte koncentras preskaŭ la duonon de la totalo, kaj estas ties ekonomia, kultura kaj serva centro.
Trapasata norde de la rivero Ebro, Logronjo estis historie trapasejo kaj vojkrucejo, ekzemple ĉe la Jakoba Vojo, kaj landlimejo, inter la iamaj hispanaj regnoj de Iberio dum la Mezepoko.
En la lastaj jardekoj, la urbo vidis malrapidan sed certan demografian kreskon eĉ rilate al proksimaj loĝlokoj, ĉefe pro la migrado el aliaj komarkoj de la provinco.
La municipo Logronjo estas sur la nordo de la komarkaro Meza Rioĥo kaj limas kun la municipoj Fuenmayor, Navarrete, Lardero, Villamediana de Iregua, Murillo de Río Leza kaj Agoncillo en Rioĥo, Laguardia, Lanciego kaj Oyón en Alavo kaj Viana en Navaro.
La plej parto de la municipa areo kaj de la urba kerno kuŝas sur la dekstra bordo de la rivero Ebro. Ties alteco, reference en la urbocentra promenejo Espolón, estas de 386 metroj super marnivelo. Kvankam temas pri zono geografie tre ebena pro situo sur valo, estas ankaŭ kelkaj proksimaj altaĵoj kiel la montetoj Kantabrio (492 m), Korvo (489 m), la monto Pila (564 m) kaj la plej alta punkto de la urbo mem, nome Candorras, de 584 metroj de altitudo.[2] Precize tiu loko ebligas taŭgajn komunikvojojn kaj ŝosee kaj fervoje orienten (Zaragozo) kaj okcidenten (Burgoso). Tamen, la montaroj Kantabrio kaj Iberia Sistemo, norde kaj sude, respektive, limigas rapidan komunikadon en tiujn direktojn.
La deveno de la nuntempa urbo Logronjo ligiĝas al tiu de la romia Vareia. Fakte Varea estas aktuale loĝloko integrita ene de la nuntempa ĉefurbo. Plinio la Maljuna menciis Vareia kaj Ebron kiel navigebla rivero. Vareia utilis al trupoj de Aŭgusto Cezaro kaj en la epoko de Vespasiano (ĉirkaŭ 50 p.K.) ricevis la rangon de municipo. En tiu epoko (kaj ĝis la 11-a jarcento), enŝipiĝejo ĉe la monto Kantabrio ĉe la rivero Ebro, utilis al la komerco de la urbo kun la cetero de Hispanio. Estas ankoraŭ restaĵoj de romia ponto kaj de romia ŝoseo, ĉe la kvartalo El Cortijo. Ĉe la nuntempa Logronjo, sur la monto Cantabria, estas ankoraŭ la ruinoj de iama keltibera urbo Kantabria, detruita de la trupoj de la visigota reĝo Leovigildo (jaro 575). Etimologie Kantabrio signifas «ĉe la rivero Ebro».
Por la disvolvigo de la urbo dum la Mezepoko gravis ke la Jakoba Vojo trapasis (kaj trapasas) ĝin, kaj same pri la lima situo inter la regnoj Kastilio, Navaro kaj Aragono.
Por helpi la disvolvigon de tiom grava loko, Alfonso la 6-a havigis la Foruon de Logronjo en la jaro 1095, kaj tiel domaro iam apartenanta al San Millán de la Cogolla iĝis reĝa loko kun kreskantaj manfarado kaj komerco. Tiu foruo ege gravis, ĉar laŭ tiu oni redaktis plej fruaj foruoj de la zono. En tiu teksto oni ankaŭ referencas al la atako fare de Rodrigo Díaz de Vivar «Cid Campeador», al la urbo, pro lia persona malemo al la grafo García Ordóñez.
La unuaj dokumentoj reference al la nuna kunkatedralo estas de la jaro 1196, kiam ĝi estis mezepoka templo de kies romanika deveno, cirkla, oni konservas nur la nomon. La templo de gotika kaj baroka stiloj, estis konstruita laŭlaonge de la 15-a al 18-a jarcentoj, kaj en ĝi estas verkoj eĉ de Mikelanĝelo Buonarroti.
En 1431, la reĝo Johano la 2-a de Kastilio havigis la titolon de "urbo" kaj en 1444 la titolojn Muy Noble y Muy Leal, kun rajto sendi delegitojn al la Kortumoj de Kastilio. En 1454 ĝi havis 717 lokanojn (familiajn grupojn) laŭ tiamaj ciferoj.
La urbo havis elstaran presindustrion de la germano Arnaldum Guillermum de Brocado, kiu hispanigis sian nomon al Arnao Guillen de Brocar, kiu alvenis al Logronjo en 1500 devena de Pamplono kaj instaligis presejo ĉe la nuntempa placo Martínez Zaporta, iam nomita calle de la Imprenta (strato de la Presejo).[3] En 1521 dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio, Logronjo rezistis kontraŭ la trupoj de la franca reĝo Francisko la 1-a kun tiuj de Henriko la 2-a de Navaro. Laŭ mito temis pri tridek mil soldatoj, sed plej verŝajne ĉirkaŭ ok mil. Dume en Logronjo kuniĝis pli ol tri mil kastiliaj soldatoj estritaj de kapitanoj kiel Pedro de Beaumont, Pedro Vélez de Guevara kaj Diego de Vera.[4] Estas multaj legendoj pri tiu ago, sed ĉiuokaze certas nur vizito de Karolo la 1-a en 1523 kaj de Filipo la 2-a en 1592.
En 1570 oni konstituis tribunalon de la Inkvizicio en la urbo. La 7an kaj 8an de novembro 1610 oni okazigis aŭtodafeon, kaj ŝajne oni bruligis ĝis ses sorĉistinojn de Zugarramurdi. En 1672 en Logronjo estis 1500 lokanoj (familioj?), havis fortikitan ponton kun 12 arkoj kaj tri fortikaĵoj, estis enmurigita kaj havis kastelon, kvin paroĥejojn, ses konventojn de monaĥoj kaj du de monaĥinoj, studejon de beletroj kaj filozofio, okazigis bazaron dufoje semajne kaj foiron ĉiun 21an de septembro, kaj havis voĉdonrajton en kortumo.[5]
En 1822, dum la nomita Liberala Jartrio, Logronjo iĝis provinca ĉefurbo. Sed tio estis nuligita en 1823 kiel konsekvenco de la absolutisma reago fare de Ferdinando la 7-a kaj la eniro en Hispanio de la nomitaj Centmil Filoj de Sankta Ludoviko, kio nuligis ĉiujn liberalajn reformojn. En 1833, post la morto de la monarko, la urbo iĝis definitive ĉefurbo. Baldomero Espartero, generalo dufoje ĉefministro kaj regento dum parto de la minoritato de Isabel la 2-a, loĝis dum tempo en Logronjo, kie mortis en 1879. Prie estas surĉevala statuo en la centro de promenejo Princo de Vergara, plej konata kiel Espolón, kaj lia palaco (aktuale Muzeo de Rioĥo). En la kunkatedralo de Santa María de la Redonda estas maŭzoleo de Espartero kaj lia edzino, la logronjana María Jacinta Martínez de Sicilia, konata kiel dukino de la Victoria (Venko), kun strato en la urbo; tamen duko estis nur la generalo. La monumento al Baldomero Espartero estis inaŭgurita en 1895. Samjare ekis laboroj por la historia konstruaĵo de la nuna Mezlernejo Práxedes Mateo Sagasta.
Nur en la 1930-aj jaroj la urbo superis tridek mil loĝantojn. La Dua Hispana Respubliko estis proklamita en Logronjo ĉirkaŭ noktomezo de la 14a de Aprilo 1931. La 14an de Marto 1936 kadre de sociaj konfliktoj okazis incendioj de monaĥejoj, preĝejo kaj katolika lernejo, krom gazetredaktejo.[6][7] La puĉo de 18-a de julio 1936 venkis en la urbo lige al la forta venko en apuda Navaro.[8] Tial ne estis militagado, sed ja forta politika subpremado foje kun la ekskuzo de reprezalio pro la kontraŭklerikalaj okazaĵoj.[7] Oni ĉirkaŭkalkulis 2 000 murditojn en la tuta regiono.[9] Tiukadre ankaŭ multaj urbanoj foriris al ekzilo.
En 1982 la tiama provinco Logronjo, kiu ekde 1980 nomiĝis provinco Rioĥo, iĝis regiono Comunidad Autónoma de La Rioja, con lokaj tial Logronjo iĝis regiona ĉefurbo.
La municipo, kun areo de 79,55 km², havis en 2017 la kvanton de 150 979 loĝantoj kaj densecon de 1897,91 loĝ./km². Historie komence de la 20-a jarcento estis eĉ ne 19 000 loĝantojn; nek pro la milito nek pro la rura elmigrado malaltiĝis la loĝantaro, sed tute male la ĉefurbo ricevis loĝantaron ĉefe el la provinco, poste regiono: oni superis cent mil loĝantojn komence de la 1980-aj jaroj kaj la 150 000 loĝantojn en 20101. Je tiu epoko la loĝeblo de la ĉefurba areo stagnis kaj paralele same la loĝantara kresko, kiu translokiĝis al la ĉirkaŭaj loĝlokoj. Fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento, granda nombro de enmigrantoj de diversaj devenoj alvenis al la urbo, kaj aktuale procento de la totalo gamas inter 11,5% kaj 17%, depende de la fonto. Ĉefaj devenoj estas Rumanio (5 703), Pakistano (2 170), Bolivio (2 081) kaj Maroko (1 950). Kompare kun proksimaj ĉefurboj la loĝantarkresko estis spektakla (67% ekde 1980 ĝis 2005, kompare al 33% de Pamplono, 19% de Vitorio kaj 13% de Burgoso). La metropola areo estas komponita de 32 municipoj, ĉefe en la regiono, sed ankaŭ en la limaj Eŭskio kaj Navaro. Totale en la metropola areo estas proksimume 200 000 loĝantoj.
La hospitalo estas foje uzata ankaŭ de lokanoj loĝantaj en apudaj areoj de la du limaj regionoj, kio rezultas foje en burokrataj problemoj. Por altlernado estas publika Universitato de Rioĥo kaj privata Internacia Universitato de Rioĥo.
Por transporto estas la Flughaveno Logroño-Agoncillo, kiu proponas po ses flugojn semajne al Madrido; la tute nova trajnstacio estas duonsubtera (ankaŭ parto de la fervojo estas subtera); ankaŭ la busstacio ebligas komunikon kun ĉefaj urboj de norda kaj suda Hispanio. Estas 10 linioj de enurbaj busoj, krom 3 noktaj linioj al apudaj loĝlokoj; krome estas busoj al la regionaj loĝlokoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.