![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Femeiche_Raesfeld-Erle.jpg/640px-Femeiche_Raesfeld-Erle.jpg&w=640&q=50)
Listo de la plej dikaj kverkoj en Germanujo
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La listo de la plej dikaj kverkoj en Germanujo indikas kverkojn (Quercus spp.), kies trunka perimetro estas pli ol ok metroj. Ekde tiu dikeco la arbo estas rigardata kiel nacie grava.[1] La liston indikas por la ĉ. 80 kverkoj la lokon, la federacian landon kaj la du indikojn pri perimetro kaj la taksitan aĝon.[1] Krom la la maljuna kverko apud Uslar, kiu estas tigfolia kverko Quercus petraea, la aliaj kverkoj en la listo estas tigfruktaj kverkaj (Quercus robur).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Femeiche_Raesfeld-Erle.jpg/640px-Femeiche_Raesfeld-Erle.jpg)
Kverkoj kun perimetro de pli ol dek metroj estas fendiĝintaj kverkoj apud Borlinghausen (10,35 metroj) kaj la plej forta kverko de Ivenack (10,07 metroj). La plej forta kverko de Ivenack estas la plej dika nature kreskinta kaj unutrunka kverko en Germanujo. Krome ĝi estas la kverko kun la plej granda amaso. Ĝi altas 31 metrojn kaj havas 140 kubaj metroj.[2]
La Femeiche apud Erle estas la plej aĝa kverko en Germanujo. Ĝi estas taksita je ĉ. 850 jaroj. La kverkoj de Ivenack kaj la Grabeiche en Nöbdenitz sekvas. Ili aĝas ĝis 800 jaroj. Meklenburgio-Antaŭpomerio havas entute 17 de simile aĝaj kverkoj, sekvas Brandenburgio kun 14 kaj Bavario kun 11.