From Wikipedia, the free encyclopedia
Lipót Óváry [OvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Óváry Lipót, en itala formo Leopoldo Ovary estis hungara historiisto, arkivisto, ĵurnalisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1892). Lia nomo estis ĝis 1848 Altstädter Lipót.
Lipót Óváry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Altstädter Sámuel |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1833 en Veszprém |
Morto | 4-an de aprilo 1919 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto ĵurnalisto |
Lipót Óváry naskiĝis la 31-an de decembro 1833 en Veszprém (urbo). Li mortis la 4-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.
Lipót Óváry devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pápa. En 1848 li batalis por la revolucio, fine li iĝis militkaptito. Inter 1851-1856 li frekventis universitaton en Vieno, poste li redaktis diversajn gazetojn. En 1859 li aliĝis al armeo de Giuseppe Garibaldi. En 1861 li edziĝis en Napolo, dume li esploris en arkivejo kaj li redaktis italan gazeton. En 1876 li hejmenvenis kaj ricevis postenon en la tutlanda arkivejo, kiun li gvidis inter 1904-1908. Li pensiuliĝis en 1908. Li okupiĝis pri historiaj kontaktoj inter Italujo kaj Hungarujo. Li ricevis premion "Kavaliro de Italio".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.