Linio de Kármán
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Linio de Kármán aŭ karmana linio estas provo difini limon inter la atmosfero de Tero kaj ekstera spaco. Ĝi estas grava por laŭleĝaj kaj reguligaj celoj, ĉar aviadiloj kaj kosmoŝipoj falas sub malsamaj jurisdikcioj kaj estas submetataj al malsamaj traktatoj.[2]
La Fédération Aéronautique Internationale (FAI), internacia agentejo por normigo kaj registrado de aeronaŭtiko kaj astronaŭtiko, difinas la Kármán-linion kiel la altitudo de 100 kilometroj (62 mejloj; 330,000 piedoj) super meza marnivelo de la Tero. Ne ĉiuj organizoj rekonas ĉi tiun difinon. Usona Aerforto kaj NASA difinas la limon kiel 50 mejloj (80 km.) super marnivelo.[3] Internacia juro ne difinas la limon de spaco aŭ la limo de nacia aerspaco.
La Kármán-linio estas nomita laŭ Theodore von Kármán (1881–1963), hungardevena usona inĝeniero kaj fizikisto kiu estis aktiva en aeronaŭtiko kaj astronaŭtiko. Li estis la unua persono kiu determinis la altitudon ĉe kiu la atmosfero fariĝas tro maldensa por subteni aeronaŭtikan flugon, kiun Kármán kalkulis je 83,6 km. (51,9 mejloj).[4] Veturilo super ĉi tiu alteco devus flugi pli rapide ol la orbita rapido por krei sufiĉan aerodinamikan levoforton por subteni sin mem.:84 La linio estas proksimume ĉe la turbopaŭzo, super kiu atmosferaj gasoj ne estas bone miksitaj. La minimuma atmosfera temperaturo de la mezopaŭzo varias inter 85 kaj 100 km., kio lokigas la linion ĉe aŭ proksime al la malsupra parto de la termosfero.