Linhares estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Espirito-Santo. Ĝi troviĝas en mikroregiono de Linhares.

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Linhares
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29900 - 29916
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 166 786  (2022) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 24′ S, 40° 4′ U (mapo)-19.39866-40.06506 [+]
Alto 33 m [+]
Areo 3504,138 km² (350413.8 ha) [+]
Linhares (Espirito-Santo)
Linhares (Espirito-Santo)
DEC
Situo de Linhares

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Linhares (Espírito Santo) [+]
vdr
Fermi

Bazaj informoj

Thumb
Linhares en la subŝtato (ruĝe).

Geografio

Linhares situas en sudorienta parto de la lando laŭ la marborda ebenaĵo (la urbo mem laŭ maldekstra bordo de rivero). La municipo etendiĝas laŭ la Atlantiko. Belo Horizonte troviĝas 409, Rio-de-Ĵanejro 508, Nova Iguaçu 511, Salvador de Bahio 734, Guarulhos 807, San-Paŭlo (urbo) 818, Campinas 824, Braziljo 925, Goiânia 1020, Curitiba 1156, Maceió 1281, Recife 1382, Campo Grande 1525, Natalo (Brazilo) 1605, Teresina 1622, Porto Alegre 1629, São Luís 1934, Belém 2198, Manaus 2827 km.

Thumb
Desegnaĵo de Petro la 2-a (Brazilo) pri Linhares en 1860
Thumb
Domo en Linhares

Historio

Oroserĉantoj fondis vilaĝon Linhares en 1800. La vilaĝo estis detruita fare de indiĝenoj, tial la portugaloj apud la vilaĝo fondis ankaŭ kazernon. En 1919 kirko estis konstruita. En 1833 Linhares urbiĝis.

Ekonomio

En municipo Linhares la plej granda produktaĵo estas la papajoj (la plej granda produktanto de Brazilo). Menciindas ankaŭ produktadoj de mebloj, petroloj, gasoj, alkoholoj, kakaoj.

Trafiko

Urbo Linhares havas ponton tra la rivero. La plej grava vojo sekvas la marbordon, tamen iom interne, ne laŭ la oceano.

Klimato

Linhares situas en tropika klimato. La someroj estas pluvaj kaj varmaj, la vintroj sekaj kaj mildaj. Jare pluvas po 1157 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen en novembro pluvas la plej ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C, la averaĝa jara temperaturo varias inter 20-29 °C.

Thumb
Vido al lageto apud Linhares

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.