Lišnice
municipo en la distrikto Most de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lišnice (germane Lischnitz) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi situas proksimume 5,5 kilometrojn sude per aerlinio de centro de urbo Most. Tra la municipo kondukas ŝoseo II/255 ĝis Postoloprty. El sudo ĉirkaŭfluas la municipon rivereto Srpina. Vivas ĉi tie 214 loĝantoj (2024).
- Eble vi serĉas: Líšnice.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Lišnice | |||
germane Lischnitz | |||
municipo | |||
Lišnice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Lišnice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Most | ||
Administra municipo | Most | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Situo | Lišnice | ||
- alteco | 223 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 27′ 16″ N 13° 37′ 59″ O (mapo) | ||
Katastro | 8,53 km² (853 ha) Lišnice | ||
Loĝantaro | 214 (2024) | ||
Denseco | 25,09 loĝ./km² | ||
Baseno | Mosta baseno | ||
Unua skribmencio | 1480 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 434 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0425 | ||
NUTS 5 | CZ0425 567248 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Lišnice | |||
Retpaĝo: www.oulisnice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Most, Výškov, Havraň, Bečov, Malé Březno kaj Polerady.