La Liĥtenŝtejna dinastio (aŭ germane (von) Liechtenstein) estas princa familio reganta en Liĥtenŝtejno kaj proprumanta pluan grandan posedaĵon precipe en Aŭstrio, antaŭe ankaŭ en Moravio. Ĝi devenas devene el stirio-malsupraaŭstria dislimejo kaj ĝi apartenas inter la plej malnovaj nobelaj familioj en Mez-Eŭropo. Ĉirkaŭ la jaro 1136 estis unuafoje menciita Hugo de Liĥtenŝtejno kiel portanto de tiu ĉi nomo. La familio hodiaŭ nombras pli ol centon da anoj, el kiuj nur parto vivas en Liĥtenŝtejna princlando. La nuntempa princo kaj familiestro estas Hans Adam la 2-a, laŭ gazeto Forbes li estas la plej riĉa eŭropa reganto kun taksata posedaĵo 4,5 miliardoj da dolaroj[1]. La Liĥtenŝtejna familio proprumas en Aŭstrio proksimume 15 000 hektarojn da parceloj.

Thumb
Blazono de familio Liĥtenŝtejno
Ne konfuzu kun alia familio de simila nomo, Liechtenstein-Kastelkorn, aŭ kun diversaj aliaj lokoj nomataj Lichtenstein.
Rapidaj faktoj Dinastio, nobela familio ...
Liĥtenŝtejna dinastio
Dinastio
Thumb
Blazono
nobela familio
Lando Liĥtenŝtejno Sankta Romia Imperio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Karolo la 1-a de Liĥtenŝtejno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Deveno

La nomo estas derivata de nomo de burgo Liechtenstein en la malsupra Aŭstrio, sude de Vieno (nune katastro de municipo Maria Enzensdorf). En la ĉirkaŭaĵo de tiu ĉi familia burgo kaj sur nordorienta limo de Malsupra Aŭstrio la unuaj familianoj de Liĥtenŝtejno havis siajn parcelojn.

La seninterrompa linio de la antaŭuloj de la Liĥtenŝtejna familio komenciĝis de Henriko la 1-a (li mortis en la jaro 1265 aŭ en 1266), kiu de reĝo Přemysl Otakar la 2-a por fideleco en batalo akiris en duono de la 13-a jarcento senjorujon ĉirkaŭ Mikulov kaj en la suda Moravio kiel libera proprumaĵo. La akiro de tiu ĉi senjorujo havis grandan politikan signifon, ĉar per tio la familio akiris ampleksan posedaĵon sur teritorio de Margraflando Moravio, respektive (pli poste) eĉ pluaj Landoj de Krono ĉeĥa. La familio por daŭre eksidis en Moravio kaj en Ĉeĥa Silezio (silezia aglino, la blazono de Karnova princlando kaj blazono de Opava princlando fariĝas daŭra konsisto de la liĥtenŝtejna nobelara blazono). La familia posedaĵo en Moravio estis iom post iom disvastigata kaj ĝis la jaro 1945 ĉie la Liĥtenŝtejna familio proprumis ampleksajn parcelojn kun centroj en Lednice kaj Valtice. Ĝis la jaro 1620 ili reprezentis nenian landan oficon.

Signifaj personecoj

Thumb
Liĥtenŝtejna palaco (Malgrandkvartala placo) en praga Malgrandkvartala placo (hodiaŭ konstruaĵo de MAMA)
Thumb
Karolo la 1-a de Liĥtenŝtejno, victenanto en Bohemio
Thumb
Familia kripto en Vranov u Brna

Inter signifaj personecoj apartenis:

Posedaĵo

Preskaŭ duonon de sia posedaĵo la Liĥtenŝtejna familio akiris dum postblankamontaj konfiskadoj en la 17-a jarcento.[2]

Rilataj artikoloj

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.