Lestadianismo kaj kontraŭkoncipo
teksto pri la sinteno de lestadianaj luteranoj al kontraŭkoncipo / From Wikipedia, the free encyclopedia
El lestadianistoj, membroj de konservartiva movado de kristana reviviĝo ene de la luterana eklezio ekestinta en la 19-a jarcento en Finnlando kaj Svedio, la plejparto malapogas kontraŭkoncipon. Lestadianaj familioj estas ofte multinfanaj, ĉar la gepatroj ne uzas la kontraŭkoncipon. Jam Lars Levi Laestadius diris, ke virinoj, kiuj uzas ĝin, "estas el satano". Li ricevis kritikon pri siaj kuraĝa retoriko, sed la konvinko, ke li ne akceptis kontraŭkoncipon, ne estas escepta en tiu tempo. Ĝis la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento la plejparto de la persone kredantaj kristanoj difinis ĝin peko. Nuntempe lestadianoj probable difinus la temon pli pozitive kaj nomus tiun ĉi tekston simple "Lestadianismo kaj koncipo", sen la vortero "kontraŭ-": Laŭ lestadiaj kredantoj estas beno, "dia donaco", se virino povas ricevi laŭeble multajn (bonajn, obeemajn, kredantajn) infanojn. Artikolo de la svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung de la 16-a de septembro 2006 pri lestadianismo iom polemike fokusigas la lestadian kredon: "La nombro de infanoj tamen apartigas la tritikon de la grenventumaĵo (Evangelio laŭ Mateo 3,12 kaj Evangelio laŭ Luko 3,17). Tiel klarigas ankaŭ la lestadiaj litanioj – cetere nur viroj predikas – ke Dio donas la infanojn. Geedzeco devas esti interkonsentita kaj praktikata sen kontraŭkoncipo, kio signifas: Se la virino havas la ĝustan fidon, ŝi naskos infanojn. Forta fido, multaj infanoj." [1] Multaj lestadianaj virinoj naskas pli ol 12 infanojn. Ekzemple la edzino de konata konservativa lestadiana politikisto Kyösti Karjula naskis 18 infanojn.