Leskovec nad Moravicí
municipo en la distrikto Bruntál de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Leskovec nad Moravicí estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Bruntál. Ĝi situas en cismontaro de Jeseníky, ĉe valbaraĵo Slezská Harta 13 km de distrikta urbo Bruntál. La plej proksimaj vilaĝoj (Razová, Staré Heřminovy) troviĝas 4 km, la plej proksima urbo Horní Benešov estas 8 km. Vivas ĉi tie 442 loĝantoj (2024).
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Leskovec nad Moravicí | |||
germane Spachendorf, germane Leskowiec nad Morawicą | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Laŭrenco | |||
|
|||
Oficiala nomo: Leskovec nad Moravicí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Bruntál | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Akva rezervujo | Slezská Harta | ||
Rivero | Hvozdnice | ||
Situo | Leskovec nad Moravicí | ||
- alteco | 510 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 53″ N 17° 34′ 42″ O (mapo) | ||
Areo | 15,59 km² (1 559 ha) | ||
Loĝantaro | 442 (2024) | ||
Denseco | 28,35 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1224 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 68 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597546 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Leskovec nad Moravicí | |||
Retpaĝo: www.leskovecnadmoravici.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La tuta konstruigita areo samkiel eĉ preskaŭ la tuta teritorio de la municipo situas en Ĉeĥa Silezio, sed kelkaj muelejoj de hodiaŭ inundigita akva rezervujo Slezská Harta, samkiel ankaŭ kelkaj parceloj sur ties suda bordo devene apartenis al katastra teritorio de najbara moravia municipo Bílčice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jakartovice, Roudno, Razová, Horní Benešov, Bílčice kaj Staré Heřminovy.