Les Enfants du paradis
franca filmo de 1945 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Infanoj de Paradizo (france Les Enfants du paradis) estas franca nigrablanka plenlonga filmo el 1945, dramo reĝisorita de Marcel Carné pri la aktoroj de la pariza teatro en la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento. La filmo estis filmita dum la germana okupacio kaj estis scenarita fare de Jacques Prévert.
Les Enfants du paradis | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Les Enfants du paradis |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1945, 9 mar. 1945, 15 mar. 1946, 15 nov. 1946 |
Ĝenro | amafera filmo, filma dramo |
Kameraado | Roger Hubert, Marc Fossard |
Reĝisoro(j) | Marcel Carné |
Produktisto(j) | Raymond Borderie |
Scenaro | Jacques Prévert |
Filmita en | Parizo • Nico |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Maurice Thiriet |
Rolantoj | Arletty • Jean-Louis Barrault • Pierre Brasseur • Pierre Renoir • María Casares • Gaston Modot • Fabien Loris • Marcel Pérès • Pierre Palau • Étienne Decroux • Jane Marken • Marcelle Monthil • Louis Florencie • Habib Benglia • Raymond Rognoni • Jacques Castelot • Paul Frankeur • Albert Rémy • Robert Dhéry • Auguste Boverio • Paul Demange • Louis Salou • Marcel Herrand • Lucienne Legrand • Maurice Schutz • Joe Alex • Nicolas Bataille • Gérard Blain • Bill-Bocketts • Albert Broquin • Rivers Cadet • Jean Carmet • Henri Delivry • Max Dejean • Jean Diener • Guy Favières • Roger Gaillard • Jean Gold • Gustave Hamilton • Jean Lanier • Léon Larive • Marcel Melrac • André Numès Fils • Raphaël Patorni • Paul Temps • Michel Vadet • Roger Vincent • Lucien Walter • Simone Signoret • Josselin |
Produktinta firmao | Pathé |
IMDb | |
La filmo rakontas pri la neplenumita amo de pantomima artisto por korteganino (ludita de la aktorino Arlatty) en Parizo en la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj, kiu ankaŭ estas enamiĝinta al krimulo, aristokrato kaj aktoro. En la franca teatra asocio, la supra stando kun la plej malmultekostaj sidlokoj nomiĝis "Paradizo", kaj en ĝi sidis la membroj de la komuna klaso, kiuj ne kaŝis sian opinion pri la aktoroj, tial la nomo "Infanoj de Paradizo" rilatas ambaŭ al la aktoroj kaj al la amaso da ordinaraj homoj el la laborista klaso sidantaj ĉe la supra stando. Do la filmo rilatas al ĉi tiu dueco.
La filmo estas konsiderata klasika de la monda kino, ĝi regule aperas en diversaj listoj kaj taksoj de la plej bonaj filmoj de ĉiuj tempoj. Laŭ decido de Unesko ĝi estis agnoskita kiel monda kultura heredaĵo [1].