![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6e/L%25C3%25A9on_denis_1870.jpg/640px-L%25C3%25A9on_denis_1870.jpg&w=640&q=50)
Léon Denis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Léon DENIS (naskiĝis la 10-an de januaro 1846 en vilaĝo Foug, en provinco Lorena, Francio, mortis la 12-an de marto 1927 en Tours).
Ĉi tiu artikolo pri spiritistoj citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Septembro 2016) |
Léon Denis | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Léon Denis | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1846 (1846-01-01) en Foug | ||||
Morto | 12-an de aprilo 1927 (1927-04-12) (81-jaraĝa) en Tours | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q643993 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ankoraŭ en Foug li faris la unuagradan lernadon kaj ne povis plu frekventi lernejon pro laborado, tamen li neniam forlasis la librojn, fariĝinte aŭtodidakto. Kiam li fariĝis 18-jaraĝa, li legis La Libron de la spiritoj kiu faris al li grandan impreson. Iom poste li ekkonis Allan Kardec. Li estis 23-jaraĝa kiam Kardec forpasis.
Li rekrutiĝis en la milito de 1870 kaj ricevis la postenon de vicleŭtenanto. Tiam li okazigis kun kelkaj kamaradoj spiritismajn seancojn. Post la fino de la milito li fariĝis komerca reprezentanto kaj vojaĝis tra multaj landoj.
En 1882 li komencis periodon kiel prelegisto, kiu daŭris ĝis la lastaj tagoj de lia vivo. León Denis, eĉ loĝanta en Tours, fariĝis orientanto de la spiritisma movado en Francio. Lia spirtogvidantoj, Hieronimo de Prago kaj la Spirito Blua, neniam mankis al li. Eĉ Allan Kardec post la elkarniĝo inspiris kaj orientis lian agadon.