Leo Funken
germana esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Leo FUNKEN (naskita la 21-an de januaro 1900 en Koblenz-Lützel) estis germana esperantisto kaj asekura reprezentisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Leo Funken | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1900 (1900-01-21) |
Morto | nekonata (probable iam dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fermi
Jam de 1911, do ekde la aĝo de 11 jaroj, li estis esperantisto. Post la unua mondmilito li estis la prezidanto de Esperanto-grupo en Koblenz, kaj krome estis ano de pluraj progresemaj movadoj, precipe vivreformaj. Li gvidis multajn Esperanto-kursojn, ankaŭ laŭ rektaj metodoj kaj per leteroj. Leo Funken efektivigis unuafoje "Verdan Libertempon" en 1925 en Bad Ems. Krome li estis kunlaboranto de Esperanto-gazetoj.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri esperantisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |