Lee Marvin
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lamont Waltman MARVIN Jr. (19a de februaro, 1924 – 29a de aŭugusto, 1987), plej bone konata kiel Lee Marvin, estis usona aktoro de kino kaj televido.[1]
Konata pro sia distinga voĉo kaj frua blanka hararo, Marvin dekomence aperis en duarangaj roloj, ĉefe malbonuloj, militistoj kaj aliaj fortaj roluloj. Elstara televida rolo estis tiu de policano Frank Ballinger en la krimserio de NBC M Squad (1957–1960). Marvin estas plej bone memorata pro siaj roloj de “malmildulo” kiel tiu de Charlie Strom en The Killers (1964), Rico Fardan en The Professionals (1966), Maĵoro John Reisman en The Dirty Dozen, Walker en Point Blank (ambaŭ en 1967), kaj la Serĝento en The Big Red One (1980).
Unu el la plej elstaraj produktoj de Marvin estis Cat Ballou (1965), vakera komedio en kiu li ludis apud Jane Fonda duoblajn rolojn. Pro la portreto de kaj drinkula pistolulo Kid Shelleen kaj lia frato krimulo Tim Strawn, li ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Aktoro, kun premio BAFTA, Ora Globo, National Board of Review Award for Best Actor, kaj la Arĝenta Urso por la plejbona vira aktoro en la Berlinale.
En 1968, en la filmo Hell in the Pacific li ludis la rolon de usona ŝip-rompulo kiu ĉikanas japanan ŝip-rompulon (Toshiro Mifune) en insulo dum la Dua Mondmilito. En 1969, sub la reĝisoro Joshua Logan, Marvin, estis protagonisto kun juna Clint Eastwood en Paint Your Wagon, en kiu li krome kantis.[2] Memorindaj estis liaj aperoj en la filmoj The Dirty Dozen (kun John Cassavetes, Charles Bronson, Donald Sutherland...), The Professionals (kun Robert Ryan, Burt Lancaster, Claudia Cardinale) kaj Point Blank.