la enciklopedio Vikipedio en la latva lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La latvalingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la latva lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Vikipēdija latviešu valodā. La projekto fondiĝis en junio 2003. La 19-an de septembro 2024 ĝi enhavas 129 910 artikolojn.
Latvalingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | lv.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | latva |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 19-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 129 910 |
Profundeco | 72.3 |
Paĝoj | 523 323 |
Redaktoj | 4 126 333 |
Uzantoj | 125 373 |
Aktivaj uzantoj | 269 |
Administrantoj | 14 |
Dosieroj | 26 725 |
Laŭ la stato de oktobro 2021, la Latvalingva Vikipedio estas la 68-a plej granda Vikipedio laŭ mezuro de la nombro de artikoloj kaj la dua plej granda Vikipedio en balta lingvo, post la litova kaj antaŭ la ĵemajtia dialekto (Žemaitėška Vikipedėjė). Ekde februaro 2021, ĝi estis la plej vizitata lingvoversio de Vikipedio en Latvio. Ĝi rangis antaŭ la rusa kaj la angla Vikipedioj.
Tamen la vikipedia branĉo de la tria ŝtata lingvo de Baltio, la estona, lingvoscience ne kalkulata kiel balta, sed kiel finn-ugra, laŭ tiu momento daŭre havas duoblan kvanton da artikoloj, do sume inter la Baltaj Ŝtatoj la latvalingva branĉo estas ankoraŭ malpli disvolviĝinta ol la litova kaj estona, kies lingvanoj kompare al la suma nombro aparte forte eldone engaĝitas en "sia" projekto, probable simile al la lingvanoj de la kimra, eŭska aŭ de Esperanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.